china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Evidentaj estas fruktoj de merkata ekspluatado de Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-02-27 16:14:47

Saluton, karaj legantoj! Merkata ekspluato, kiel grava parto de preparado por Pekinaj Olimpikoj, gajnas evidentajn fruktojn. Sekvas detala raporto!

En la 20-a de februaro en Pekino, Pekina Olimpika Organiza Komitato okazigis gazetaran konferencon. En la konferenco, s-ino Yuan Bin, estro de departemento pri merkata ekspluato de la organizo, konigis koncernajn aferojn. Ŝi diris, ke depost starigo de la departemento en septembro de 2003, la organizo persistas en orientado de "malfermo por olimpikoj" kaj merkata ekspluato allogas aktivan partoprenon de entreprenoj ĉinaj kaj alilandaj. Ŝi diris:

(sono 1-a)

"En julio de la jaro 2007, la departemento komplete finis kolektadon de sponsoraj entreprenoj kaj gajnas sufiĉan subtenon de kapitalo, materialo, tekniko kaj servo por la Pekinaj Olimpikoj."

Nuntempe, 12 kunlaboraj partneroj de Internacia Olimpika Komitato liveras kapitalan kaj servan subtenon por la Pekinaj Olimpikoj; 11 entreprenoj fariĝis kunlaboraj partneroj de la Pekinaj Olimpikoj; 9 entreprenoj fariĝis sponsoroj de la Pekinaj Olimpikoj. Ĝojigaj estas fruktoj de merkata ekspluato kaj enspezo espereble superos antaŭe difinitan celon.

Laŭ pasintaj olimpikoj, merkata ekspluato povas ne nur kolekti kapitalon, materialon kaj servon por olimpikoj, sed ankaŭ akceli disvolvon de sponsoraj kaj kunlaboraj entreprenoj. Depost la jaro 2004, marka renomo de ĉina grupo Legend, la unua ĉina entrepreno aliĝinta en tutmonda kunlabor-partnera plano de Internacia Olimpika Komitato, altiĝas de 62% ĝis 68%. Merkata ekspluato de la Pekinaj Olimpikoj altigas konscion de la tuta socio en protektado de intelekta proprieto kaj kreas bonan merkatan etoson por sponsoraj entreprenoj.

En merkata ekspluatado de la Pekinaj Olimpikoj, plano pri speciale permesitaj varoj havas la plej intiman ligon kun la publiko. S-ino Yuan Bin opinias, ke vendada ondo de olimpikaj speciale permesitaj varoj estas intime ligita kun aspiro kaj amo de la publiko al la olimpika spirito kaj subteno kaj atento de la publiko al la Pekinaj Olimpikoj. Ŝi diris, ke Pekina Olimpika Organiza Komitato plue kreos oportunajn kondiĉojn por faciligi aĉetadon de olimpikaj speciale permesitaj varoj dum la Pekinaj Olimpikoj.

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040