china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpikaj spertoj de Meksikio
(GMT+08:00) 2008-02-29 15:19:38
Aŭguste en Pekino okazos olimpikoj. Antaŭ nelonge, Felipe Munoz Kapamas, prezidanto de la Meksikia Olimpika Komitato, akceptis intervjuon de nia raportisto. Li konigis al ni olimpikajn spertojn de Meksikio kaj esprimis sian deziron al la Pekinaj Olimpikoj. Bonvolu aŭskulti raporton de nia raportisto en Meksiko.

Parolante pri la sukcesa okazigo de olimpikoj en Meksikio, Felipe Munoz Kapamas, diris: "La 19-aj Someraj Olimpikoj en Meksiko, 1968, kaj tiuj baldaŭ okazontaj en Pekino, povos esti multe similaj, ĉar antaŭe olimpikoj okazis senescepte en evoluintaj landoj, kaj Meksikio okazigis la olimpikojn la unua el evoluantaj landoj. Tiam multaj ne bone konis Meksikion kaj eĉ havis antaŭjuĝon pri tio, ke Meksiko troviĝas sur altebenaĵo kaj Meksikio estas evoluanta lando en Latin-Ameriko, same kiel multaj landoj ne bone konas Ĉinion. Nun Ĉinio povas sin montri al la mondo per la olimpikoj. Mi konvinkiĝis, ke la Pekinaj Olimpikoj restigos al la mondo mirindajn heredaĵojn."

Felipe Munoz Kapamas diris, ke estante la olimpika gastiganto, Ĉinio faras kompletan preparadon pri bazaj instalaĵoj, konkursejoj, trafiko kaj organizado; ankaŭ Meksikio faris similan klopodon en la jaro 1969, kaj pro tio en la 19-aj Someraj Olimpikoj montriĝis multaj meksikiaj trajtoj. Li diris: "Ni faris multajn precedencojn en la olimpikoj. Ekzemple, ni uzis precizajn elektronikajn tempomezurilojn la unua por akurate sciigi al ĉiuj la konkursan horaron kaj rezultojn de sportistoj; ni denove malaltigis la naĝbasenon por ke spektantoj de la antaŭaj vicoj pli facile rigardu matĉon; kaj la emblemo de la Meksikaj Olimpikoj spegulis kunfandiĝon de la meksikia murpentraĵo kaj nova dezajna ideo kaj donis fortan videfekton."

Antaŭ la Meksikaj Olimpikoj oni pensis pri tio, ke la altebenaĵa situo de Meksiko probable influos la ludon de sportistoj. La Meksika Olimpika Organiza Komitato okazigis tri provkonkursojn antaŭ la olimpikoj, kaj la rezulto forigis la dubon. Estas neatendite, ke sur la altebenaĵo sportistoj kreis mondajn rekordojn en la viraj 400-metra kurado, stafekkurado, 400-metra hurdokurado, longosaltado kaj trisaltado.

Multaj el konkursejoj kaj trejnejoj konstruitaj tiam por la olimpikoj ankoraŭ estas uzataj por sportistoj kaj ordinaraj loĝantoj. La olimpika sperto alportis al meksikianoj ĝojon kaj fieron kaj la olimpika ideo penetris en la popolan vivon.

Estas menciinde, ke Felipe Munoz Kapamas gajnis oran medalon de la 200-metra brustonaĝado en la olimpikoj, la unuan el olimpika naĝado por Meksikio. Parolante pri tiu ĉi gloro li diris: "Tiam mi multe ĝojis pro partopreno en la olimpikoj. Mi estis tre feliĉa, ĉar la olimpikoj venis al mia patrujo, precipe la naĝado okazis en mia naskiĝurbo kaj la konkursejo estas tre proksima al mia hejmo. Antaŭ la matĉo mi ne supozis, ke mi certe gajnos, tamen mi sciis, ke tio estas tre bona kaj ankaŭ la sola ŝanco kaj mi devas forte kapti ĝin."

Respondante la demandon pri atendo de la Pekinaj Olimpikoj, li diris: "Pekino alfrontas problemojn pri poluo, trafiko kaj aliaj, tamen tiuj ĉi problemoj estas alfrontataj de la tuta mondo, kaj mi konvinkiĝis, ke Ĉinio klopodas por solvi la problemojn. Ĉinio havas spertojn okazigi grandajn sportkunvenojn, kaj antaŭ nelonge Ĉinio okazigis naĝkonkurson en la naĝhalo, nove konstruita por la olimpikoj. Provante konkursejojn oni povas trovi problemojn por rapide ilin solvi. Mi kredas, ke Pekino sukcese okazigos belajn kaj distingajn olimpikojn kun ĉinaj trajtoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040