china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aerkvalito en Pekinaj Olimpikoj atingos normon
(GMT+08:00) 2008-03-06 08:53:52

La 27-an de februaro, vicdirektoro de Pekina Mediprotekta Administracio Du Shaozhong esprimis en gazetara konferenco okazinta en novaĵ-centro de Pekinaj Olimpikoj, ke Ĉinio realigos la promeson por bonigi aeran kvaliton de Pekino. Estas certe, ke dum Pekinaj Olimpikoj la aerkvalito atingos normon. Li malkaŝis, ke Pekino prenos serion da rimedoj por garantii aeran kvaliton dum Pekinaj Olimpikoj. Bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Laŭ konigo, en multaj jaroj Pekino ĉiam sin dediĉis al bonigo de aera kvalito, sed ne gajnis evidentan efikon. De 1998, Pekino praktikis pli ol 200 rimedojn por regi polucion. La inspekta cifero montras, ke en 2007, la enhavo de ĉefaj poluciaĵoj en aero grande reduktiĝis ol tiu antaŭaj 9 jaroj. La nombro de tagoj kun bona aerkvalito multiĝis de 100 ĝis 246.

En gazetara konferenco okazinta en novaĵ-centro de Pekinaj Olimpikoj en la 27-a, vicdirektoro de Pekina Mediprotekta Administracio Du Shaozhong esprimis, ke en la kuranta jaro Pekino prenos pliseriozan rimedon por regi la aeran polucion kaj laŭeble redukti ellason de poluciaĵo por garantii bona aerkvaliton dum Pekinaj Olimpikoj.

"Ni praktikos pliseriozan ellasan normon, fortigi elkribradon kaj regadon de multellasaj aŭtoj, regos iujn entreprenojn kaj instalaĵojn kaŭzantajn polucion, samtempe pliforte regos polvodisvastiĝon en konstruejo kaj serioze punos kontraŭleĝan agadon damaĝantan medion."

Du Shaozhong malkaŝis, ke dum la Olimpikoj Pekino prenos koncernan rimedon pri limigo de aŭta veturado. En 2007, Pekino faris ekzamenon pri la limigo kaj gajnis la celon kaj bonan efikon. La ekzameno prezentis favorajn kaj efikajn bazon kaj manieron por fari regan rimedon dum Pekinaj Olimpikoj kaj regi polucion de aŭtoj.

Cetere antaŭ kaj dum la Pekinaj Olimipikoj Pekino disvolvos komunan agadon kune kun najbaraj urboj en la kampoj de regado de polvodisvastiĝo, aŭtoj kaj polucio de industrio kaj karbobruligo. La koncernaj provincoj, urboj kaj distriktoj jam faris reguligon de industria strukturo, elkribris iujn entreprenojn kun alta energiokonsumado kaj serioza polucio kaj praktikos kelkajn provizorajn rimedojn por redukti ellason dum Pekinaj Olimpikoj. Laŭ pluapaŝa kalkulado, la rega rimedo fare de Pekino kaj la najbaraj regionoj pri aera polucio reduktos la ellason de poluciaĵoj en la aero je pli ol 50 miloj da tunoj.

Vicdirektoro de Pekina Mediprotekta Administracio Du Shaozhong esprimis, ke per tiuj rimedoj Pekino havas plenan konfidon por ke la aera kvalito dum Pekinaj Olimpikoj atingu la ŝtatan normon kaj la postulon de Monda Organizo pri Sano.

"La konkursoj de Olimpikoj koncentre okazos en aŭgusto,postmultejara ekzamenado en tiu monato, boniĝas la aera kvalito de Pekino. Post demonstracio en ordinara metea kondiĉo ni havas konfidon, ke la aerkvalito atingos normon dum Pekinaj Olimpikoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040