china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Charlton refoje rifuzis ĉinan alvokon
(GMT+08:00) 2008-03-06 15:44:05

De septembre de la lasta jaro la Ĉina Futbala Asocio kaj la brita futbala klubo Charlton Athletic konkuras inter si pri Zheng Zhi, centra avanulo de la klubo Charlton, el Ĉinio. Tiam la Ĉina Futbala Asocio petis, ke Charlton permesu al Zheng Zhi reveni al Ĉinio por partopreni matĉojn de la ĉina teamo unue kun la birma kaj poste kun la iraka, okazigitajn kadre de la azia konkurso por kvalifiko de la Mondpokalo, tamen tio ricevis rifuzon de la klubo. La 5-an ĉi-monate la ĉina asocio refoje sendis alvokon al Charlton, esperante, ke Zheng Zhi revenos al la ĉina teamo antaŭ la 23-a de tiu ĉi monato, tamen Charlton pretendis, ke en la 22-a de marto Zheng Zhi devos ĉeesti matĉon kun la teamo West Bromwich.

Charlton sciigis Zheng Zhi, ke ĝi ricevis fakson el la Ĉina Futbala Asocio, kaj ke, la asocio esperas, ke li revenos al la ĉina teamo antaŭ la 23-a de marto por ĉeesti matĉon de la ĉina teamo kun la aŭstralia en la 26-a, tamen ĝi respondis al la ĉina asocio, ke li nepre devos ĉeesti la matĉon kun la teamo West Bromwich en la 22-a, ĉar por Charlton la teamo West Bromwich estas forta rivalo.

Laŭ regularo de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj, futbalisto, ĉeestonta matĉon de sia nacia teamo, devas reveni al la teamo en 48 horoj antaŭ la matĉo. La klubo Charlton respondis, ke Zheng Zhi povas reveni al la ĉina teamo en la 23-a, tial li tute povos atingi la ĉinan teamon en 24 horoj antaŭ la matĉo.

Akceptante intervjuon de la ĉina sporta retejo Sina, Zheng Zhi diris: "Tio jam okazis kelkfoje. Mi multe tre volas ĉeesti matĉojn de la ĉina teamo, tamen estante profesia ludisto mi devas submetiĝi al la klubo. Mi faris kalkulon, ke mi povos atingi la ĉinan teamon en la 24-a, se mi ekveturos en la 23-a. Estas feliĉe, ke tiu ĉi plano povas eviti la aperon de altituda reakcio ĉe mi, ĉar la reakcio okazas ĝenerale de la tria tago post la alveno, kaj tiam mi estos irinta el la urbo Kunming."

Por akurate atingi la ĉinan teamon, Zheng Zhi demandis pri plej oportuna flugo por la reveno. Li diris: "Mi informiĝis, ke ne necesos flugi unue al Pekino kaj poste al Kunming; mi flugos al Hongkong kaj poste al Kunming; krome estas alia maniero, ke mi flugos al Tajlando kaj poste al la celloko." Estas evidente, ke Zheng Zhi tre volas reveni al la teamo kiel eble plej rapide.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040