china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina plonĝteamo atentas psikan trejnadon
(GMT+08:00) 2008-03-11 15:09:57

Ĉina plonĝteamo, nomata la sonĝa teamo, gajnis plej multajn ormedalojn por la ĉina delegacio en la pasintaj 6 olimpikoj, kaj pro tio ĝi estas la plej atendata por la venontaj Pekinaj Olimpikoj. Antaŭ nelonge la teamo finis la vintran trejnadon, kiu daŭris en pli ol 4 monatoj kaj en kiu plonĝistoj faris ankaŭ psikan ekzercadon krom la teknika kaj fizika.

La trejnado okazis en du stadioj. La unua okazis en Pekino kaj la dua en Jinan, ĉefurbo de la provinco Shandong. Dume la teamo okazigis la 2-tagan elektadan konkurson por la olimpika kvalifiko. He Chong, teamano pri la vira 3-metra tabulo, diris: "En la trejnado ni tre penis kaj ankaŭ partoprenis la elektadan konkurson. Poste sen iu ajn akomodiĝo ni partoprenis la Mondpokalan Konkurson en Pekino. Por ni la konkurso estis tre malfacila, tamen ni atingis normalan rezulton, tio atestis kvaliton de la vintra trajnado."

Sendube la ĉina teamo estas la plej eminenta en la mondo. Ĝi estas elstara en tekniko kaj delonge faras rigoran kaj regulan trejnadon. Plonĝado postulas bonan psikan kvaliton, ĉar en streĉa kaj intensa konkurso ia ajn psikomovo probable kaŭzas al la nervo regperdon, precipe en grandaj internaciaj konkursoj animstato de sportistoj rekte influas la ludon. Ĉinaj plonĝistoj partoprenos olimpikojn en Pekino, tio certe alportos al ili pli grandan psikopremon, tial dum la vintra trejnado la teamo tre atentis la psikan ekzercadon. Sinjorino Zhou Jihong, estro de la ĉina teamo, diris: "Por ĉiuj sportistoj la psika ekzercado estas tre grava. En sportaj konkursoj ĉiuj sportistoj klopodas atingi plej bonan rezulton, tial al ili necesas bona animstato. En ia ajn kondiĉo oni devas teni sin aplomba kaj bone regi sin. Ni okazigas laŭeble diversajn konkursojn por ke sportistoj altigu la psikan kvaliton partoprenante intensan konkurson, krome ni aranĝas ankaŭ psikologian kurson."

En la trejnado la teamo okazigis oratoran konkurson. Laŭ postulo 15 sportistoj esprimis la deziron partopreni la Pekinajn Olimpikojn. Antaŭ la konkurso ili faris zorgan preparon, tamen tiuj ĉi sportistoj, spertintaj diversajn konkursojn, estis tre nervozaj. Plonĝistino Wang Xin diris: "Ĉeestante la oratoran konkurson ni estis tre nervozaj kaj eĉ pli ol en konkurso. Celo de la konkurso estas trejni nin akomodiĝi al diversaj premoj."

Februare en Pekino okazis la 16-a Mondpokala Konkurso. Chen Ruolin/Wang Xin gajnis la ĉampionecon de la virina duopa 10-metra platformo; He Chong gajnis oran medalon de la vira 10-metra platformo, la unuan por si el monda konkurso; Wu Minxia refoje ĉampioniĝis en la virina 3-metra tabulo. Zhou Jihong esprimis kontenton pri la rezulto. Trejnistoj ĝenerale opiniis, ke post la psika trejnado plonĝistoj estis pli aplombaj en konkurso.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040