china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina sportista delegacio por olimpikoj faros sian plejeblon (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-12 17:10:44

Al la jara sesio de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco 22 komitatanoj el la sporta rondo, kaj 15 el ili estas nove elektitaj. Cui Dalin estas unu el ili. Li diris: "Mi unuafoje elektiĝis kiel membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Tio por mi estas granda honoro kaj ankaŭ devo. Mi kaj aliaj komitatanoj el la sporta rondo faros proponojn kaj plenumos nian devon por la socia evoluo kaj ekonomia disvolvo."

Cui Dalin estas vicdirektoro de la Ŝtata Sporta Administracio kaj funkcios kiel ĉefa respondeculo de la ĉina sportista delegacio por la Pekinaj Olimpikoj, tial dum la sesio li estas atentata de amaskomunikiloj. Oni volas scii, kian rezulton la ĉina sportista delegacio povos atingi en la olimpikoj.

Nun la publiko kun granda entuziasmo atendas la olimpikojn, kaj pro tio en la sesio multaj diskuttemoj koncernas al la olimpikoj. Matene de la 4-a de marto komitatanoj el la sporta rondo faris diskuton. Liu Jingmin, plenuma vicprezidanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato, proponis protekti olimpikajn heredaĵojn, kaj entreprenistaj komitatanoj proponis kompaktan kunlaboron de entreprenoj kun la olimpikoj. Kiel nove elektita komitatano Cui Dalin faris neniun proponon, tamen li tre zorge aŭskutis parolojn de aliaj komitatanoj kaj petis de ili opiniojn pri preparado de la ĉina delegacio por la olimpikoj. Li diris: "Mia laboro estas efektivigi preparadon de la ĉina delegacio por la olimpikoj. Okaze de la sesio mi volas aŭskulti postulojn de komitatanoj pri la ĉina delegacio por ke ni akurate konu voĉojn el diversaj rondoj de la socio."

Inter komitatanoj el la sporta rondo estas Yao Bin, ĉeftrejnisto de la ĉina artsketada teamo, nomata "patro de la ĉina artsketado", esprimis elkoran estimon al Cui Dalin pro lia laboremo kaj sindono. Li diris: "Li estas malkaŝema, tamen li laboras tre zorge. Estante gvidanto de la ĉina delegacio, li bone konas regularojn de diversaj matĉoj, personaron kaj poentaron. Mi vere admiras lin, kaj kiel komitatano el la sporta rondo li elmetis multajn trafajn opiniojn."

Posttagmeze post la diskutkunveno, multaj raportistoj ĉirkaŭis Cui Dalin. Parolante pri organizado de la ĉina delegacio, li diris, ke ĝis nun ĉinaj sportistoj ricevis la kvalifikon por 214 matĉoj de 26 sportoj krom tiuj de teniso kaj rajdarto, kaj laŭ prognozo, ĉirkaŭ 570 sportistoj partoprenos matĉojn el ĉiuj 28 sportoj. Tiu ĉi nombro atingos la rekordon.

En la Atenaj Olimpikoj, 2004, la ĉina delegacio gajnis 32 orajn medalojn kaj okupis la 2-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj tuj post la usona, kiu akiris 35 orajn medalojn. Ĝenerale olimpika gastiganto ofte atingas tre bonan rezulton, tial oni esperas, ke la ĉina delegacio okupos la 1-an lokon. Cui Dalin diris: "Mi klare scias, ke niaj loĝantoj priatendas, ke niaj sportistoj akiru bonan rezulton, kaj pro tio ni certe penos, tamen ĝenerale ni restas ne tiel fortaj, kvankam en iuj sportoj ni havas superecon."

Fronte al demandado de raportistoj Cui Dalin aplombe respondis: "En la Atenaj Olimpikoj la ĉina delegacio okupis la 2-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj, tamen laŭ la nombro de gajnitaj medaloj ĝi okupis nur la 3-an. Ĝenerale Usono kaj Rusio restas la plej fortaj." Li diris, ke pro ŝanĝiĝo de regularoj, ĉinaj sportistoj alfrontos defion en plonĝado, tabloteniso kaj volano, en kiuj Ĉinio havas avantaĝon.

Cui Dalin diris, ke nun diversaj teamoj faras penigan trejnadon; la ĉina delegacio faros sian plejeblon por akiri bonan rezulton.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040