china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fundamente finiĝis pri-trafika preparado por Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Paralimpikoj
(GMT+08:00) 2008-03-13 15:15:35

La 5-an de marto, Yu Chunquan, estro pri trafiko de Pekina Olimpika Organiza Komitato, ĉeestis al "akcepta tago de estroj de Pekina Olimpika Organiza Komitato". En gaja etoso, li konigis laboron pri trafiko de Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Paralimpikoj al pli ol 50 tutmondaj raportistoj.

***Fundamente finiĝis pri-trafika preparado por Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Paralimpikoj***

Li diris, ke laŭ koncernaj reguloj de Internacia Olimpika Komitato, internaciaj konvencioj kaj permesoj fare de Pekino, Pekina Olimpika Organiza Komitato liveros normecan, diversecan kaj privatecan trafikan servon por sportistoj, oficistoj, teknikistoj kaj raportistoj sume pli ol 50 000 homoj.

Li eksplikis, ke pri-trafika preparado por Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Paralimpikoj komplete sin disvolvis ĉirkaŭ "homoj, veturiloj, stadionoj, legitimaĵoj, objektoj, organizoj kaj politikoj". Nuntempe fundamente finiĝis la preparado.

***13 000 stiristoj kaj 7 000 veturiloj liveros servon***

Laŭ konigo, dum la Pekinaj Olimpikoj kaj la Pekinaj Paralimpikoj, preskaŭ 20 000 homoj liveros trafikan servon por registritoj. Cetere, en Pekino oni liveros trafikan servon por registritaj homoj per 7 000 veturiloj.

***Fundamente finiĝis desegnado pri olimpikaj trafikaj signoj***

Laŭ konigo de Yu Chunquan, por garantii sekurecon, ĝustatempecon, fidindecon kaj oportunecon de trafiko, oni establos signojn speciale por olimpikaj aŭto-vojoj kaj tiuj aŭtovojoj estos uzataj nur de aŭtoj kun olimpikaj legitimaĵoj.

***34 specialaj aŭtobus-linioj dum Pekinaj Olimpikoj***

Dum la Pekinaj Olimpikoj, Pekino bonvenigos gastojn el diversaj lokoj de la mondo. Tial trafika garantio estas peza tasko. Por realigi harmonian funkcion de trafiko, Pekino faros reguligon al funkcia tempo de publik-trafika sistemo. Oni establos 34 aŭtobus-liniojn speciale por la olimpikoj kaj donos helpon nur por konkursoj.

Yu Chunquan faris konigon ankaŭ pri alia trafika laboro kaj respondis demandojn pri olimpika trafiko fare de raportistoj.

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040