china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

He Zhenliang kaj lia olimpika revo (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-14 12:11:53

Sinjoro He Zhenliang, honora prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato kaj prestiĝa membro de la Internacia Olimpika Komitato, estas neforgesebla por ĉinoj. Li ludis tre ŝlosilan rolon en la pekina du-foja peticiado de olimpikoj. De la malsukceso en Montekarlo, 1993, ĝis la triumfo en Moskvo, 2001, liaj spertoj atestis ĉiujn malpacilajn paŝojn de la ĉina popolo sur la vojo al olimpikoj. Francis Carrad, eksa ĝenerala direktoro de la Internacia Olimpika Komitato, diris, ke li proprokule vidis, ke He Zhenliang per brikoj kaj ŝtonpecoj konstruis la grandan muron, kiu kondukis Pekinon al sukceso de la peticiado. Okaze de la unu jaro antaŭ la Pekinaj Olimpikoj nia raportisto intervjuis sinjoron He Zhenliang.

He Zhengliang naskiĝis decembre de 1929. Delonge li sin dediĉas al la sporta afero. Li elektiĝis kiel membro de la Internacia Olimpika Komitato en 1981 kaj servis kiel membro de la Plenuma Komisiono de IOK kaj vicprezidanto de la komitato. Nun li estas prezidanto de la Komisiono de IOK pri Kulturo kaj Olimpika Edukado. Li estas prestiĝa kaj influiva membro de IOK. Lia influivo plene prezentiĝis en la pekina peticiado. Parolante pri la sukceso de la pekina peticiado, He Zhenliang diris: "Farante la finan eksplikon pri la peticiado, mi diris al komitatanoj de IOK, ke se ili elektos Pekinon, ili donos al pli ol 1000 milionoj da ĉinoj la ŝancon servi al la olimpika movado per kreivo kaj fideleco. Tiu ĉi promeso ne estas lipservo, sed ĝi estas plenumata."

 

La 13-an de julio de 2001 en Moskvo, sinjoro He Zhenliang faris la parolon restontan eterne en la historio: "Estimata sinjoro prezidanto, karaj komitatanoj, iu ajn elekto, kiun vi faros hodiaŭ, gravuriĝos en la historio, tamen estas la sola elekto, kiu povas krei la historion. Elektante Pekinon, vi 1-afoje en la olimpika historio alportos olimpikon al la lando, en kiu estas kvinono de la monda loĝantaro, kaj pli ol miliardo da loĝantoj havos la ŝancon servi al la olimpika movado per siaj kreivo kaj sindonemo. Se vi donos al Pekino la honoron okazigi la olimpikon de 2008, mi estas certa, ke post 7 jaroj en Pekino vi fieros pro la hodiaŭa decido".

Parolante pri la Pekinaj Olimpikoj, 78-jara He Zhenlian montris infanan mienon plenan de priatendo. Li profunde konsciis, ke la revo de la ĉina popolo okazigi olimpikojn en Ĉinio realiĝos post unu jaro. Laŭ lia imago, la Pekinaj Olimpikoj certe estos perfektaj, ĉar en la peticiado la ĉina popolo jam diris al la mondo kaj IOK, ke Ĉinio estas serioza kaj respondeca. He Zhenliang multe ĝojas, ke en la procezo realigi la revon la ĉina popolo profunde sin ŝanĝas. Li diris: "Nia laborefiko multe altiĝas. Komence de la peticiado oni ne sciis kiel fari aferojn laŭ internacia kutimo. Sed nun multaj el nia teamo jam fariĝis specialistoj, iliaj laboroj surprizis alilandajn samprofesiulojn. Ekzemple, ni prezentis multajn iniciatojn kaj akiris grandan atingon en merkatado."

Laŭ li la Pekinaj olimpikoj devas estis ankaŭ plenaj de homanisma etoso. Li diris: "Antaŭ nelonge mia finnlanda amiko vizitis min. Li diris al mi, ke pekinanoj estas diferencaj de alilandanoj; tiu ĉi diferenco konsistas en tio, ke ili estas tre entuziasmaj kaj helpemaj; ili ĉiam fervore proponis al li helpon, kiam li iomete haltis kaj hezitis sur strato. Aŭskultinte tion, mi multe ĝojis. Al ni necesas tiu ĉi ŝanĝiĝo. Heredaĵo, kiun la olimpikoj povas restigi al ni, estas ĝuste la spirita fizionomio de la popolo, kiu valoras kaj daŭras super ĉio alia."

Venontajare He Zhenliang estos 79-jara, tamen li soifas partopreni stafetkuradon de la olimpika torĉo. Li diris, ke por li la partopreno estos granda honoro; se oni donos al li tiun ĉi ŝancon, li certe bone plenumos la 200-metran kuradon. Por efektivigi tiun ĉi deziron li komencis fizikfortan ekzercadon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040