china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Trafiko de Pekino dum Olimpikoj estos garantiata
(GMT+08:00) 2008-03-15 16:22:34

Kiel en multaj aliaj grandaj urboj de la mondo, la trafiko en Pekino vizaĝas al granda premo. Post kelkaj monatoj la 29-aj Someraj Olimpikoj okazos en Pekino. Tiam ĉu la glata trafikado estos garantiata? Tio estas atentata de la tuta mondo. En la regula jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso okazanta en Pekino, kiel reprezentantoj de kongreso koncernaj oficistoj de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj kaj de la pekina magistrato esprimis, ke dum la Olimpikoj la trafiko en Pekino estos garantiata.

S-ino Liu Feng, reprezentanto el la ĉina orienta provinco Shandong, inspektis la trafikan staton de Pekino dum libera tempo de la regula jarkunveno. Ŝi diris al nia raportisto:

"Mi estas malnova reprezentanto kaj venis al Pekino por la jarkunveno jam en sinsekvaj 11 jaroj. Mi vidis, ke la trafika stato en Pekino jaron post jaro boniĝas. Precipe ĉi-jare la kvalito de publikaj busoj kaj serva nivelo pluapaŝe altiĝas. La trafikado estas ege glata."

Eble Liu Feng ne scias, ke por mildigi la trafikan premon kaj samtempe por krei bonan trafikan medion por sukcesigi la Pekinajn Olimpikojn, la pekina magistrato faris grandegan klopodadon. Reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj vicurbestro de Pekino s-ro Ji Lin konigis, ke en la pasintaj 5 jaroj Pekino sume investis 110 miliardojn da juanoj por plibonigi la bazajn instalaĵojn de la urba trafikado. Li diris:

"Pekino plifortigas la konstruadon de bazaj instalaĵoj de trafikado. Ni faris grandan kvanton da investo en altrapidaj kaj rapidaj ŝoseoj, kaj ankaǔ en urbaj vojoj. Cetere, ni investis plejmulte en la konstruado de traka trafiko kun plej rimarkinda efiko."

En oktobro de la pasinta jaro ekfunkciis la metroo n-ro 5, kiu trairas Pekinon de sudo al nordo. Tiel la funkcia longo de la traka trafiko en Pekino superis 140 kilometrojn, kaj la taga pasaĝera transporta kvanto atingis 2,2 milionojn da homfojoj. Tio multe plibonigis la trafikan staton en Pekino.

La pliboniĝo de la trafika stato en Pekino faciligas la iradon de pekinanoj. Ankaǔ Gilberto Scofielde, raportisto de la brazila ĵurnalo Globo, kiu loĝas en Pekino jam 4 jarojn, havas profundan senton pri tio. Li diris:

"Mi vere sentas la grandan klopodadon de la ĉina registaro en plibonigo de la trafika stato en Pekino. Tio multe mildigis la trafikan premon."

Por atingi la celon de glata trafikado dum la Pekinaj Olimpikoj, koncerna flanko jam ellaboris la projekton pri trafika administrado dum la Pekinaj Olimpikoj. La projekto estos baldaǔ publikigita. Reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj plenuma vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj s-ro Wang Wei esprimis kun granda memfido:

"Dum la Pekinaj Olimpikoj la trafika problemo estos solvita. Ni prenos kelkajn rimedojn. Unue ni starigu olimpikan verdan pasejon. Ĉiuj busoj kun olimpika marko rajtos iri la specialajn vojojn por la Olimpikoj. Tio garantios, ke la sportistoj kaj spektantoj atingu la sportejon ĝustatempe."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040