china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Alilandana impreso pri preparado por Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-03-18 15:17:17

Karaj amikoj, antaŭ nelonge akceptante intervjuon de raportisto de Ĉina Radio Internacia, Carlos Padilla Becerra, estro de meksikia olimpika delegacio, rakontis ĉelokan esploradon de la delegacio al ĉinaj olimpikaj stadionoj kaj ĉinan preparadon por Pekinaj Olimpikoj. En la intervjuo, li alte jesis entuziasmon kaj klopodon de la ĉina popolo en preparado de la olimpikoj. Sekvas detala raporto!

Parolante pri ĉi-foja vizito al Ĉinio, li diris:

"Bonege konstruitaj estas ĉiuj olimpikaj stadionoj kun moderna stilo. Precipe tiuj stadionoj liveros sekuran garantion por sportistoj kaj oportunecon por spektantoj. Tio montras, ke Ĉinio povas okazigi sukcesajn olimpikojn en ĉi-jara aŭgusto. Pez-levada konkurso okazinta antaŭ nelonge en olimpika stadiono igis nin persone sperti uz-efikon de bazaj instalaĵoj de stadiono. La efiko trankviligis nin, ĉar Meksikio havas efektivajn fortojn en pez-levado."

Komence de la kuranta jaro, la delegacio alvenis al Ĉinio. En 10 tagoj, ili interŝanĝis opiniojn pri kuracado, loĝistiko, amaskomunikiloj kaj trafiko kun Pekina Olimpika Organiza Komitato, kaj ĉeloke esploris olimpikajn konkursejojn en Pekino, Qingdao kaj Hongkong. Farinte esploron, li diris:

"Farinte esploradon en Pekino, Hongkong kaj Qingdao, ni trovis 2 aferojn. Unue, la ĉina popolo varme atendas tutmondajn amikojn al la Pekinaj Olimpikoj; due, la ĉina popolo esperas montri al la tuta mondo nuntempajn disvolvon kaj malfermon de Ĉinio per la olimpikoj. Ĉinio ludas gravan rolon en mondaj komerco, kulturo kaj disvolvo. Ĉinio estas malferma al la tuta mondo."

Cetere, li alte laŭdis konstruadon de ĉevalarta konkursejo en Hongkong kaj velŝipa konkursejo en Qingdao.

Parolante pri polucio kaj trafiko alte atentataj de la tuta mondo, li diris:

"Kiel moderna metropolo, Pekino havas pezan trafikon. Pekina Olimpika Organiza Komitato diris al ni, ke por preventi ŝtopiĝon, oni limigos veturon de aŭtoj per neparaj numeroj kaj paraj numeroj. Ni kredas, ke ĉinoj povas solvi la problemon."

Li esperas, ke li havos ŝancon reviziti Ĉinion en la estonteco. Bondezirante la Pekinajn Olimpikojn, li diris:

"Ni firme kredas, ke Ĉinio povas okazigi bonegajn modernajn olimpikojn. Antaŭ la Pekinaj Olimpikoj, ni vidas klopodon de ĉinoj. Post la olimpikoj, ni vidos, ke Ĉinio realigis olimpikajn promesojn al la tuta mondo."

Karaj amikoj, koran dankon pro via lego!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040