china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Singapuro oponas bojkoton kontraŭ Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-03-19 11:04:41

La 18-an de marto, Vivian Balakrishnan, singapura ministro pri socia evoluo, junularo kaj sporto, publike esprimis, ke Singapuro oponas bojkoton kontraŭ la Someraj Olimpikoj, okazontaj aŭguste en Pekino.

En deklaro Vivian Balakrishnan esprimis, ke la Ministerio pri Socia Evoluo, Junularo kaj Sporto oponas la intencon de iuj pri bojkoto kontraŭ la Pekinaj Olimpikoj; li opinias, ke la bojkoto signifas, ke oni perdos multajn ŝancojn por interfluo kaj reciproka kompreno kaj sportistoj, kiuj diligente faras ekzercadon kaj atendas realigi sian revon, malesperiĝos.

Li kredas, ke apartigi sportan konkurson disde politiko estas tre grave kaj politiko neniel povas ĝeni ĉion, kion sporto laŭdas kaj simbolas.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040