china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Solbraka pafisto (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-19 14:35:28

Karoly Takacs estis legenda hungaro kun firma volo kaj la plej neimagebla pafada ĉampiono en la olimpika historio.

Li naskiĝis en Budapesto, la ĉefurbo de Hungario, 1910, kaj famis kiel pafisto en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento. Katastrofo trafis lin en la jaro 1938, kiam li estis oficiro el la hungara armeo kaj membro de la hungara pafista teamo. En milita ekzercado lia dekstra brako, per kiu li praktikis pistolpafadon, estis disrompita pro eksplodo de grenado. Tiam multaj opiniis, ke li devigite finos la pafistan vivon. Post la kuracado en hospitalo dum unu monato, Karoly Takacs ne rezignis la pafistan karieron, tamen li ekpraktikis la pafadon per la maldekstra brako. Pro sia penado kaj obstino li ricevis rekompencon en la sekva jaro. Li gajnis la unuan lokon en la hungara ĉampionado kaj revenis al la nacia teamo. Poste li gajnis la oran medalon de la aŭtomata pistolo en la monda ĉampionado.

La du olimpikoj, kiuj devis esti okazigitaj respektive en la jaro 1940 kaj 1944, estis nuligitaj pro la Dua Mondmilito, kaj pro tio Karoly Takacs portempe perdis la ŝancon partopreni olimpikojn, tamen li neniam rezignis sian revon. En la jaro 1948, kiel membro de la hungara delegacio 38-jara li partoprenis la Londonajn Olimpikojn. Tiam argentinano Carlos Enrique Diaz Saenz Valiente, posedanto de la monda rekordo de rapida pistolpafado demandis lin, kial li venis al Londono? "Mi venis por lerno", li respondis.

Sed en la matĉo de rapida pistolpafado la hungaro, kiu venis al Londono por lerno, venkis la argentinanon kaj gajnis la longe aspiratan olimpikan ĉampionecon, kvankam li ne povis rompi la mondan rekordon. En la ceremonio por gajnintoj la argentinano, kiu gajnis la duan lokon, ŝerce diris al Karoly Takacs: "Vi lernis sufiĉe multajn."

Kvar jarojn poste Karoly Takacs denove kroniĝis en la Helsinkaj Olimpikoj kaj fariĝis la unua pafisto, kiu gajnis ĉampionecon de la rapida pistolpafado en du sinsekvaj olimpikoj. Lia legendo restas ĉiam en la olimpika historio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040