china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ekbrulos olimpika torĉo
(GMT+08:00) 2008-03-20 15:07:52

La 24-an de marto en Olimpio, Grekio, ekbrulos la olimpika flamo, kaj poste komenciĝos stafetado de la olimpika torĉo. La 19-an de marto la Pekina Olimpika Organiza Komitato okazigis gazetaran konferencon. Jiang Xiaoyu, plenuma vicprezidanto de la Organiza Komitato, diris, ke la preparado por stafetado de la olimpika torĉo iras glate, kaj la olimpika flamo ekbrulos la 24-an en Olimpio.

En la gazetara konferenco, sinjoro Jiang Xiaoyu diris, ke stafetado de la olimpika torĉo, kiu havas la temon Harmonia Vojaĝo kaj la ideon Bruligi la Pasion kaj Dividi la Revon, travojaĝos 5 kontinentojn dum 130 tagoj, kun la partopreno de 20 mil torĉostafetoj; ĝi estos la plej longa stafetado kun plej multaj partoprenantoj en la olimpika historio. Li diris: "La stafetado okazos eksterlande kaj enlande. Cent milionoj da homoj partoprenos, atentos aŭ spertos solenan ceremonion de la homaro. Oni sekvos la stafetadon, fokusiĝos al Pekino, atentos pri la olimpikoj kaj benos la olimpikojn. Nun diversaj preparoj por la stafetado estas finitaj."

Maria Naphliotou ekbruligos la olimpikan flamon

Itinero estas bazo de la stafetado. Jiang Xiaoyu diris, ke la Organiza Komitato ellaboris la itineron laŭ kutimo de la stafetado kaj trajtoj de la Pekinaj Olimpikoj. Li diris: "Itinero estas bazo de la stafetado. Laŭ la kutimo kaj niaj propraj trajtoj la Organiza Komitato difinis kriterion por kompilado de la itinero, kun la celo montri trajtojn de diversaj lokoj, favori partoprenon de pli da homoj, utili al la sekureco kaj oportuni por telesendo."

Laŭ itinero kaj horaro de la stafetado, la 24-an de marto en Olimpio okazos ceremonio por bruligo de la olimpika torĉo, kaj poste startos la 6-taga stafetado en Grekio. La 30-an en Ateno okazos ceremonio, en kiu oni transdonos al Ĉinio la olimpikan torĉon. En la 31-a de marto la torĉo atingos Pekinon, kaj en la sekva tago komenciĝos la stafetado en- kaj ekster-lande. Vespere de la 8-a de aŭgusto la torĉo atingos ĉefstadionon de la Pekinaj Olimpikoj.

                                     La unua kaj lasta torĉostafetoj en Grekio

La 23-an de junio, 2007, komenciĝis la elektado de torĉostafetoj, kaj nun la elektado de fremdlandaj stafetoj iras orde. Jiang Xiaoyu diris: "Olimpikaj komitatoj de landoj aŭ regionoj, tra kiuj vojaĝos la olimpika torĉo, elektas la torĉostafetojn, kaj 16 landoj kaj regionoj jam finis la elektadon kaj prezentis la liston de kandidatoj."

En Ĉinio oni jam elektis 11 534 torĉostafetojn. Ili venis el diversaj rondoj. Inter ili estas eminentuloj kaj ankaŭ ordinaraj laboristoj, la plej juna estas 14-jara kaj la plej maljuna aĝas 93 jarojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040