china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ekbrulis olimpika torĉo en Olimpio (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-24 19:45:35

Tagmeze de la 24-a de marto, je ĉirkaŭ 40 minutoj post la 11-a horo, laŭ la loka tempo, antaŭ la ruino de la templo Hera en Olimpio, okazis ceremonio por ekbruligo de la olimpika torĉo. La ceremonio okazis en tradicia maniero: suno prilumis konkavan spegulon kaj bruligis bastonon de fajrosemo, tenatan de fama greka aktorino Maria Nafpliotou, la plej alta sacerdotino por la ceremonio. Post prezentado la plej alta sacerdotino transdonis la fajron al fama greka sportisto Alexandros Nikolaidis, la unua stafeto de la olimpika torĉo, kaj poste komenciĝis stafetado de la olimpika torĉo.

Al la ceremonio ĉeestis Karolos Papoulias, greka prezidento, Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Liu Qi, prezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, kaj George Aidonis, urbestro de Olimpio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040