china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Stafetado de olimpika torĉo en Grekio (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-25 16:50:03

La 24-an de marto en Olimpio ekbrulis torĉo de la Pekinaj Olimpikoj kaj poste komenciĝis la stafetado. Vespere de tiu ĉi tago la olimpika torĉo atingis la urbon Mesologi je 130 kilometroj for de Olimpio kaj finiĝis la unuataga stafetado.

Je 30 minutoj post la 20-a horo laŭ la loka tempo, en la Heroa Ĝardeno, troviĝanta en la centro de la urbo Mesolog, la Greka Olimpika Komitato kaj la loka registaro okazigis solenon por bonvenigi la olimpikan torĉon.

La stafetado en Grekio, kun la partopreno de pli ol 600 stafetoj, trapasos 43 urbojn kaj 1 528 kilometrojn en 7 tagoj, kaj ĉiutage en la lasta urbo, kiun la stafetado atingas, oni okazigas ceremonion por bonvenigi la torĉon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040