china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika torĉo venis al hejmloko de unua prezidanto de IOK (foto)
(GMT+08:00) 2008-03-27 17:16:41

La 26-an de marto la olimpika torĉo atingis la urbon Veroia en la norda parto de Grekio—la hejmlokon de Demetrius Vikelas, la unua prezidanto de Internacia Olimpika Komitato. Loĝantoj de la urbo rigardis tiun ĉi tagon kiel feston kaj okazigis solenan ceremonion por bonvenigi la olimpikan torĉon.

Sinjorino Charoula Qusoultzoglou Georgiadi, vicurbestro, diris al raportisto: "Hodiaŭ estas la 100-a datreveno de la forpaso de Demetrius Vikelas. Li kreskis ĉi tie kaj amis tiun ĉi urbon. Hodiaŭ ni memorfestas kaj fieras pro li." Ŝi diris ankaŭ: "La olimpika torĉo refoje venis al nia urbo, tio estas granda honoro por ni. La olimpika torĉo diskonigas al la mondo pacon kaj amikecon. Ni deziras sukceson al la Pekinaj Olimpikoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040