china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sportkunveno de kamparanoj en Quanzhou
(GMT+08:00) 2008-10-29 15:22:36

La 26-an de oktobro en la urbo Quanzhou de la ĉina sudorienta provinco Fujian inaŭguriĝis la 6-a Ĉina Sportkunveno de Kamparanoj. La urbo Quanzhou komencis fari preparadon por la sportkunvenon en la jaro 2004. Junie de tiu ĉi jaro en la urbo finkonstruiĝis Markola Sportcentro, dezajnita de ĉina kaj franca kompanioj kaj konsistanta el stadiono, sporthalo, korpofortiga centro kaj komerca centro. Nun ĝi fariĝis nova signeca konstruaĵo en la urbo.

Sun Cun, el la provinco Yunnan, estas spertriĉa sportisto. Ĉi-foje li partoprenis la bicikladon kun ŝarĝo. Li opiniis, ke la konkursejo estas pli bona ol antaŭe. Li diris: "La sportkunveno multe progresis. Diversaj instalaĵoj konstruitaj por la sportkunveno estas pli bonaj ol tiuj de la lasta sportkunveno en la urbo Yichun, kaj la servoj estas tre kontentigaj same kiel antaŭe."

Lonĝantoj de la urbo Quanzhou dediĉis grandan fervoron al la sportkunveno kaj sindone aliĝis al diversaj servoj. En la urbo entute 5 000 konkursejaj volontuloj kaj 7 000 urbaj volontuloj servas por sportistoj kaj spektantoj dum la sportkunveno. Xie Yuli, volontulo el la normala instituto de la urbo Quanzhou, diris al raportisto: "Mi nomiĝas Xie Yuli kaj estas volontulo el la normala instituto de la urbo Quanzhou. Mi respondecas pri akceptado.

Ŝi diris, ke miloj kaj miloj da studentoj anoncis aliĝi al la volontularo tuj post kiam la organiza komitato decidis varbi volontulojn el diversaj altlernejoj, kaj 700 el ili estis akceptataj post rigora ekzameno. Ŝi estas tre kontenta kaj sentas honoron pro la volontula servo.

La urbo Quanzhou sentas grandan premon el la trafika servo, ĉar tre multaj sportistoj kaj raportistoj ĉeestas al la sportkunveno. Por garantii ebenan transportadon la trafika administracio de la urbo praktikis veturlimigon al aŭtoj en iuj tempoj. Akceptante intervjon, Wu Zhijun, oficisto el la trafika policstacio de la urbo Quanzhou, diris, ke la veturlimigo estas tre efika kaj multe mildigas la premon.

Konsiderinte la kutimojn kaj morojn de naciminoritataj sportistoj, organiza komitato de la sportkunveno aranĝis apartajn tablojn kaj kupeojn por la manĝado de islamanoj.

En libertempo post matĉoj la organiza komitato liveras al raportistoj kaj sportistoj kulturajn kaj amuzajn servojn. La 26-an de oktobro la organiza komitato aranĝis vesperon de prezentado, en kiu artistoj ludis lokajn muzikaĵojn, teceremonion kaj marionetojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040