china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rusa knabino deziras popularigi Kungfuon
(GMT+08:00) 2008-11-07 14:38:48

Antaŭ nelonge en ĉina suda urbo Shiyan okazis la 3-a Monda Tradicia Kungfuo-Ĉampionado, al kiu ĉeestis ĉirkaŭ 2 000 sportistoj el pli ol 60 landoj kaj regionoj. Tiuj ĉi sportistoj parolas malsamajn lingvojn, tamen ili havas saman revon pri kungfuo. Raportisto rimarkis, ke ili tre amas tiun ĉi ĉinan tradician sporton, kiu enkorpigas kvintesencon de la ĉina kulturo kaj estas plena de la ĉina filozofia penso, kaj ĝi povas profunde ŝanĝi la vivon de multaj homoj. En hodiaŭa programero ni rakontos al vi pri rusa knabino Tolstopyatova Irina, kiu deziras popularigi kungfuon.

Tolstopyatova Irina estas 20-jara. Antaŭ 5 jaroj ŝi komencis lerni kungfuon. Delonge ŝi revas starigi grandan kungfulernejon en la mondo por popularigi la ĉinan tradician sporton. Por realigi la revon ŝi venis al Pekino antaŭ du jaroj.

Tolstopyatova Irina estas talenta en sportado. En la aĝo de 10 jaroj ŝi praktikis gimnastikon kaj lernis dancadon, tamen post nur ĉirkaŭ unu jaro ŝi enuis pri ili kaj sin turnis al kungfuo.

Por la lernado de kungfuo ŝi faris grandan penon. En Rusio ĉiutage ŝi vizitis lernejoN kaj praktikis kunGfuon dum 4 aŭ 5 horoj post la 17-a horo. Tre intensa ekzercado ne povis ŝanceli ŝian amon al kunfuo, kaj ŝi eĉ ne opiniis, ke la ekzercado estas peniga por ŝi. Ŝi diris al la raportisto per la ĉina lingvo: "Neniom peniga, se oni amas ĝin."

En la ekzercado la plej malfacilaj estas ne la miksitaj movoj, sed la bazaj ekzercitecoj. Komence ŝi ne povis bone fari la ĉevalrajdan staradon, kaj pro tio la instruisto ofte kritikis ŝin. Ŝi ridete rakontis al la raportisto pri la embarasiĝo: "La ĉevalrajda starado devas esti eleganta kaj firma, kaj oni devas konservi tiun ĉi pozon dum 5 minutoj. Komence tiu ĉi ekzercado estis tre malfacila por mi, kaj la instruisto ofte instigis min fari ĝin pli elegante."

Por fari firman kaj elegantan ĉevalrajdan starado Tolstopyatova Irina trejniĝis en pli ol 3 jaroj, kaj en tiu ĉi procezo ŝi konsciis efikon de la persistemo. En Rusio estas multaj amatoroj de kungfuo. Same kiel Tolstopyatova Irina ili lekcias en kungfuaj lernejoj dum libera tempo, tamen ili ne instruas al lernantoj Taijiquan (tajĝjiĉjŭan: tradicia ĉina boksarto aŭ sistemo de fizikaj ekzercoj). Pri tio Tolstopyatova Irina faris filozofan klarigon: "Instruado de Taijiquan postulas spertoriĉajn trejnistojn, ĉar oni devas fari pli da klarigo precipe al infanoj."

Komence en Ĉinio Tolstopyatova Irina tute ne povis komunikiĝi kun ĉinoj, kaj pro tio ŝi lernis la ĉinan lingvon ĉiutage en 8 aŭ 9 horoj. Pro lernado de la lingvo ŝi preskaŭ ne havis tempon por trejniĝo de kungfuo. Poste ŝi havis bonan ideon por la lernado kaj trejniĝo, ili okazis alterne, tial ŝi ricevis pli efikan rezulton.

Ŝia vivo estas tre riĉa en Ĉinio. Post lecionoj ŝi praktikas kungfuon sub la gvido de ĉina instruisto, kaj semajnfine ŝi servas kiel asistanto de sia instruisto en klubo de kungfuo. Ŝi ŝatas ankaŭ kuiradon krom kungfuo. Ŝi iam laboris kiel kuiristo en gastejo funkciigata de ŝia patro. Ŝi diris, ke ŝi povas kuiri ĉiujn rusajn pladojn. "Mi tre ŝatas kuiradon kaj emas esplori novajn pladojn."

Nun ŝi plenforte penas por realigi sian revon starigi grandajn kungfulernejojn en diversaj lokoj de la mondo kaj popularigi kungfuon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040