china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Neforgeseblaj 5 jaroj de Majstro-Pokalo en Ŝanhajo
(GMT+08:00) 2008-11-21 15:26:28

Vespere de la 16-a de novembro en Ŝanhajo falis kurteno de la lasta teniskonkurso de Majstro-Pokalo dum la kantado de fama hongkong-a kantisto Zhang Xueyou. La konkurso, kiu unuafoje venis al Ŝanhajo en la jaro 2002 kaj okazis ĉiujare en tiu ĉi urbo de la jaro 2005, diris adiaŭon al Ŝanhajo, ĉar venontajare ĝi okazos kiel la monda turnea finalo de Asocio de Profesiaj Tenisistoj en Londono. Tamen spektakloj kaj korskuaj matĉoj de la konkurso restas freŝaj en la memoro de ĉinaj tenisfanoj.

Por la majstro-pokala konkurso la Infana Foduso de UN kaj Asocio de Profesiaj Tenisistoj lanĉis bonfaran planon. Oni dezajnis pupo-urson, preninte Roger Federer, la unuan tenisiston tiam en la mondo, kiel la figuron. La urso Roger Federer, en blua ĉemizo kun la numero 1 sur la dorso, blanka rubando ĉirkaŭ la kapo kaj rakedo en la mano, havas la mienon de ĉarma naiveco. Ĝi estis vendata kontraŭ 8 usonaj dolaroj, kaj la enspezo estis uzata por helpi infanojn en malriĉaj regionoj de la mondo. En la jaro 2005 la urso debutis en Ŝanhajo kaj altiris multajn aĉetantojn. Oni memoras la urson ĉefe pro la tenisisto Roger Federer, kiu konkeris ĉinajn fanojn per sia elstara ludo en ĉiu el la 5 majstro-pokalaj konkursoj en Ŝanhajo kaj delonge sin dediĉas al bonfaro. Akceptante intervjuon, li diris: "Mi volontas min dediĉi al la bonfara entrepreno. Mi havas multajn ŝanĉojn ĉeesti al bonfaraj aranĝoj kaj establis mian propran fonduson. Mi persistos plu."

Estas bedaŭrinde, ke dum la lasta mastro-pokala konkurso en Ŝanhajo ne vendiĝis plu la pupo-urso kaj en la finalo ne aperis Roger Federer unuafoje de la sinsekvaj 4 jaroj.

Iuj rememoroj pri la majstro-pokala konkurso ne estas belaj. En la jaro 2005 kvin majstroj retiriĝis el la konkurso pro vundo aŭ malsanoj. Inter ili estis Andre Agassi, Rafael Nadal kaj Marat Safin, plej bone konataj de ĉinaj fanoj. Tiu ĉi evento ofendis ĉinajn fanojn kaj sponsorojn. Sinjoro Brad Drewett, ĝenerala inspektoro de la majstro-pokala konkurso, diris: "Tio estis perfekta ŝtormo, kaj mi ne volas trakti plu similan eventon."

Pro klopodo de koncernaj flankoj la konkurso estas tre sukcesa en la postaj tri jaroj, ĉar la fanoj estas maturaj tiel, ke ili ŝatas tiun ĉi sporton ne plu pro kelkaj steluloj. Ĉinaj fanoj donis tre belajn rememorojn al famaj tenisistoj. Multaj tenisistoj konfesis, ke ili neniam perceptis tiel ardan entuziasmon en aliaj lokoj de la mondo. Roger Federer estas ŝatata de ŝanhajaj fanoj. Ĉi-foje en la lasta matĉo de la grupo, li, suferanta vundon, ludis kontraŭ Andy Murray. Kiam la matĉo iris en intensa batalo, li aŭdis fortan voĉon de spektantoj.

Pli ol 15 000 spektantoj unisone kriis la nomon de Roger Federer, kaj tia spektaklo aperis kelkfoje dum la matĉo. Post la matĉo li esprimis koran dankon al ĉinaj fanoj malgraŭ la malsukceso.

Juna serbo Novak Djokovic gajnis la solludan ĉampionecon. Akceptante intervjuon, li diris, ke ĉiutage li ricevis almenaŭ tri donacojn en Ŝanhajo. "Mi volas portis tiujn ĉi donacojn al mia hejmo kaj bone konservi ilin. Mi tre dankas ĉinajn fanojn pro ilia subteno. Mi neniam perceptis tiel ardan fervoron en mia profesia vivo."

La majstro-pokala konkurso restigis neforgeseblan impreson al la tenisistoj kaj fanoj kaj ankaŭ aldonis ĉinan kulturan karakterizon al la profesia tenisludo. Oni klare rememoras, ke de la jaro 2002 en inaŭguro de ĉiu majstro-pokala konkurso la mastroj aperis en ĉinstilaj silkaj vestoj.

Rememorinda estas ankaŭ la fenomeno. Komence de la konkurso dum matĉo la atentigoj fare de juĝistoj al spektantoj tute ne efikis, ĉar la juĝistoj ne povis diri eĉ unu ĉinan frazon, tamen post 1 aŭ 2 jaroj ĉinaj spektantoj aŭdis atentigojn de juĝistoj en la ĉina lingvo, ekzemple "dankon", "silentu" kaj "sidiĝu". Ĉi-foje en matĉoj ili jam povas fari atentigojn en perfekta ĉina lingvo, kaj pro tio ili ofte gajnis varman aplaŭdon de spektantoj. Tio estas venko de la konkurso kaj ankaŭ la ĉina kulturo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040