china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Heredaĵoj el Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-12-05 15:28:42

En la jaro 2008 Ĉinio estas trafita de granda tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, tamen ĝi ankoraŭ sukcese okazigis "esceptajn" olimpikojn. Pintklasaj konkursejoj, elstaraj laboroj pri organizado, sindonaj volontuloj, afablaj kaj amikaj gastigantoj, kaj mirindaj inaŭguro kaj fermo donis al la mondo neforgeseblan impreson. Okaze de la jarŝanĝo ni nombru heredaĵojn, restigitajn de la Pekinaj Olimpikoj al Ĉinio kaj la mondo.

Laŭ la Olimpika Ĉarto, unu el la taskoj de Internacia Olimpika Komitato estas restigi valorajn heredaĵojn al gastiganto de olimpikoj. La 13-an de julio, 2001, Ĉinio gajnis la rajton okazigi la olimpikojn de 2008. Internacia Olimpika Komitato faris en sia taksraporto pri Pekino la komenton, ke okazigo de la olimpikoj en Pekino restigos al Ĉinio kaj la monda sporta rondo la unikan heredaĵon. La 27-an de novembro, 2008, en Londono okazis kunveno de Internacia Olimpika Komitato por resumi la Pekinajn Olimpikojn. Hein Verbruggen, prezidanto de la Akordiga Komisiono de Internacia Olimpika Komitato por la Pekinaj Olimpikoj, diris en la kunveno, ke la ĉina registaro plenumis sian promeson al la internacia socio; ĝi restigis al Ĉinio kaj la olimpika movado valorajn heredaĵojn.

Alex Gilady, membro de Internacia Olimpika Komitato, diris, "La olimpikoj restigos al Pekino tre valorajn heredaĵojn, inkluzive vojojn, metroliniojn, flughavenon kaj aliajn bazajn instalaĵojn. Ankaŭ la belaj konkursejoj donos al homoj mirindan impreson, ĉar ili dediĉis kontribuon al la grandaj olimpikoj."

Ĉinio estas evoluanta lando kun giganta nombro da loĝantoj. Kvankam la ekonomio disvolviĝas tre rapide, tamen al Ĉinio mankas spertoj pri mediprotekto. La pekina promeso pri "verdaj olimpikoj" vekis atentojn de diversaj flankoj en la komenco. Dum la Pekinaj Olimpikoj lazura ĉielo kaj brila suno donis belan impreson al sportistoj el diversaj landoj. Tiu ĉi rezulto suldiĝas al mediprotektaj rimedoj de Pekino. Jacque Rogge, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, komentis, "Mi gratulas vin pro la sukceso el mediprotekto. Mi tre admiras la rimedojn, prenitajn de la ĉina registaro ne nur por la olimpikoj, sed ankaŭ por la eterna boniĝo de la medio, tial mi opinias, ke Ĉinio atingis grandan sukceson en la mediprotektado."

La Pekinaj Olimpikoj ricevis ankaŭ valorajn spiritajn heredaĵojn krom la materiaj. En la olimpikoj sportistoj rompis 85 olimpikajn kaj 38 mondajn rekordojn. Olimpikajn medalojn gajnis sportistoj el 87 landoj kaj regionoj.

Ĉinio prezentis la ideon "ambaŭ sportaj eventoj estu mirindaj" por la sekvaj paralimpikoj. Colin Moynihan, prezidanto de Brita Olimpika Komitato, diris, ke la Pekinaj Paralimpikoj restigis al handikapulaj sportistoj gravajn heredaĵojn. Li diris, "Handikapulaj sportistoj povis konkursi en tre grandiozaj stadionoj kaj ĝui la instalaĵojn, kaj ankaŭ la paralimpika vilaĝo servis kiel la hejmo por sportistoj. La servoj, instalaĵoj kaj afableco al sportistoj estas senprecedencaj. Mi opinias, ke paralimpikoj jam atingis tre gravan periodon de tio, ke oni atentas jam ne la handikapitecon, sed la sportan kapablon. Tio estas granda turniĝo por la venontaj paralimpikoj kaj granda heredaĵo restigita de la Pekinaj Paralimpikoj

La Pekinaj Olimpikoj restigis abundon da heredaĵoj kaj enjektis grandan viglecon por la disvolviĝo de Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040