china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉagreno de Ma Lin
(GMT+08:00) 2008-12-09 15:23:40

Aŭguste ĉina tablotenisisto Ma Lin gajnis solludan ĉampionecon de la Pekinaj olimpikoj, tamen nun li profunde ĉagreniĝis pro gluo.

De la 17-a ĝis 24-a de novembro en la ĉina orienta urbo Zhangjiagang okazis Tutlanda Tablotenisa Ĉampionado, kaj Ma Lin sendube estis la plej atendata. Tamen lia rezulto desapontis multajn fanojn. Li malsukcesis en la kvaronfinalo kontraŭ 20-jara ludisto Zhang Jike. Pro sia nesufiĉe bona ludo li ne povis konduki la teamon de la provinco Guangdong al la kvaronfinalo. Multaj el la spektantoj surpriziĝis: kio okazis al Ma Lin? Fakte Ma lin trafis krizon de "gluo-revolucio".

Laŭ nova regularo de Internacia Tablotenisa Federacio, tablotenisistoj uzu neorganikan gluon anstataŭ la organikan, kiu estas malutila al la sano, de la 1-a de septembro, 2008. La neorganika gluo estas multe malpli efika ol la organika por turni la pilkon kaj akceli la piklo-flugon, tial multaj eminentaj sportistoj ne povas bone regi la pilkon kiel antaŭe. Ma Lin, la lasta imperiestro de la epoko de organika gluo, multe ĝeniĝis en la ludo. Li ne nur fiaskis en la Tutlanda Ĉampionado, sed ankaŭ lia gajnokvanto malaltiĝis de 92% de la lasta sezono al 60% de tiu ĉi sezono en la ĉina supera ligokonkurso. Akceptante intervjuon, li diris, "Kompare kun antaŭe la plej granda diferenco estas malpliiĝo de la pilko-rotacio kaj drajvo-forto."

Specialistoj opiniis, ke malpliiĝo de la rapido kaj rotacio multe malhelpas elstarajn sportistojn, kiuj lertas en drajvado per plumtenila batilo kun inversita kaŭĉuko, precipe ĉinan ludiston Ma lin. Tamen Ma Lin restas tre trankvila pri tio. Li diris, ke ĉiu reformado povas ĝeni altnivelajn sportistojn, tamen li plenforte penos por venki la malfaclion, ĉar la nova regularo estas justa por ĉiu sportisto.

Nun li diligente sin ekzercas por rapide akomodiĝi al la nova regularo. En la lastaj tri monatoj li provis diversajn gluojn kaj kaŭĉukojn por trovi la plej kontentigan kombiniĝon kaj taŭgan teknikon, tamen li ne povis gajni atenditan progreson. Li diris, "Mi uzis novan batilon jam multfoje, tamen pilko-flugo ne estas tia, kian mi atendas, kaj pro tio mi ne povas atingi stabilan staton en matĉoj."

Ma Lin gajnis solludajn ĉampionecojn el olimpikoj kaj monda pokalo, tamen li neniam kroniĝis kiel solludisto en la monda ĉampionado. Li deziras ĉampioniĝi en la monda ĉampionado, venontajare en Jokohamo, Japanio, tamen la problemo de gluo sendube vualis lian perspektivon. Li diris, ke por li la plej granda deziro estas kroniĝi en la venonta monda ĉampionado, tamen li devas fari pli da peno por atingi la celon. La gluo estas problemo por li, tial li devas fari pli da peno ol aliaj ludistoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040