china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Specialistoj konsilis ĉinan teamon
(GMT+08:00) 2008-12-19 15:22:51

Ĉi-jare ĉina virina futbalteamo estas eliminita en la grup-konkurso de la Monda Junula Ĉampionado en Ĉilio. La ĉina teamo estas forta de multaj jaroj, tamen de la lastaj jaroj ĝi ne povas atingi bonan rezulton en diversaĝaj konkursoj. Specialistoj de la internacia futbala rondo esprimis al la ĉina teamo siajn proponojn.

Parolante pri la ĉina teamo, oni esprimis bedaŭron pri ĝia tro frua eliminiĝo. Glaudio Lazo, raportisto el loka televido de Ĉilio, diris: "Mi prognozos, ke la ĉina teamo atingos almenaŭ la eliminan fazon, tamen estas bedaŭrinde, ke ĝi ne povas atingi la rezulton. Mi metis grandan esperon sur ĝin. La ĉinaj futbalistinoj havas fortikan konstitucion kaj estas tre rapidaj. Kvankam la ĉina teamo ne povas ludi plu en la ĉampionado, tamen ĝi restas tre bona teamo."

Glaudio Lazo emfazis, ke la ĉina teamo estas tre forta. Lia fido fontis el la matĉo de la ĉina teamo kun la usona. La ĉina teamo ludis tre bone kaj venkis la usonan per 2 kontraŭ 0. Tony Dicicco, ĉeftrejnisto de la usona teamo gajninta la ĉampionecon, diris, ke lia teamo lernis multon el la ĉina. Li diris: "Matĉante kun la ĉina teamo ni lernis multon el ĝi. Ĉinaj futbalistinoj estas tre lertaj kaj rapidaj, kaj multaj el ili partoprenis la ofensivon. Tio estas ekster nia supozo. Taktiko de la ĉina teamo multe inspiris nin. Kvankam ni perdis la matĉon, tamen tio helpas al ni fariĝi pli bona teamo. Mi bedaŭras, ke la ĉina teamo ne povas iri en la sekvan fazon.

En la grup-konkurso la ĉina teamo egale dividis matĉon kun la argentina kaj perdis la matĉon kun la franca, kvankam la ĉina teamo venkis la fortan usonan teamon en la lasta matĉo de la grup-konkurso, tamen ĝi ankoraŭ estis eliminita. La tro fruan eliminiĝon kaŭzis multaj faktoroj. Unue, la ĉina teamo troviĝis en la 2-a grupo, en kiu 4 teamoj estas tre fortaj, interalie la franca kaj la usona poste iris en la dunfinalon; due, Ma Xiaoxu kaj Ma Jun, du ĉefaj avanuloj de la ĉina teamo, ne povas partopreni la konkurson pro vundiĝo, tial la teamo malfortiĝis en la ofensivo; cetere, la teamo nesufiĉe konis la rivalojn pro la manko de esplor-trejnistoj.

La ĉina teamo evidente regresas, kvankam ĝi du-foje gajnis subĉampionecon. Ĉu estas aliaj faktoroj? Norio Sasaki, ĉeftrejnisto de la japana teamo, diris, "La ĉina teamo nesufiĉe regis la mezkampon, kaj al ĝi mankas kernaj centruloj." En la lastaj tri jaroj la japana teamo atingis tre bonan rezulton, kaj la ŝlosilo estas, ke ili bone regas la mezkampon kaj serĉas per pluraj pasmovoj la ŝancon de atako. Tamen la ĉina teamo ludas tro simple sen efika organizado.

Antaŭ la veturo al Ĉilio la ĉina teamo akceptis trejniĝon en pli ol unu monato. Tamen la usona teamo konsistas el studentoj, kaj ili eĉ ne spertis kunan trejniĝon antaŭ la ĉampionado. Glaudio Lazo, kiu laboris kiel raportisto pri futbalo jam en 14 jaroj, tre atentas futbaladon en Ĉinio. Li opiniis, ke Ĉinio devas esti pli pacienca pri la futbala disvolvo. Li diris, ke la investo por futbalado estas la tempo, kompreneble necesas ankaŭ la mono por dungi eminentajn fremdlandajn trejnistojn, aĉeti avangardajn aparatojn kaj konstrui bonajn terenojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040