china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

He Zhenliang kaj lia revo pri olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-12-25 17:04:37

Ĉi-jare en Pekino okazis olimpikoj. Realiginte la centjaran revon pri olimpikoj ĉinoj memoras la nomon de sinjoro He Zhenliang. Li faris grandan meriton por gastigi la olimpikojn, tial oni laŭdas lin, ke li estas motoro de la olimpika movado en Ĉinio. He Zhenliang diris, ke la ĉinan revon realigis la epoko, kaj li estis nur funkciulo en tiu ĉi tempo. En hodiaŭa programero ni rakontos al vi lian ligitecon kun olimpikoj.

En la jaro 1952 kiel interpretisto de la ĉina sportista delegacio li partoprenis la 15-ajn olimpikojn en Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando. Li diris, ke tio estas la unua kontakto kun olimpikoj por li mem kaj Ĉina Popola Respubliko. Li diris: "Ni ricevis la inviton nur en la tago, en kiu inaŭguriĝis la olimpikoj. Kiam la ĉina delegacio konsistanta el 40 membroj atingis Helsinkon, restis nur 5 tagoj antaŭ fermo de la olimpikoj. Tio estas la plej frua partopreno de sportistoj de Ĉina Popola Respubliko en olimpikoj."

En la jaro 1955 He Zhenliang estis sendata al la Ŝtata Sporta Komitato por la laboro pri eksterafera laboro, pro sia elstara laboro en Helsinko. Tio pliigis lian kontakton kun olimpikoj, tamen por Ĉinio la vojo reveni al la olimpika familio ne estis ebena. En la jaro 1958 la Ŝtata Sporta Komitato rompis la rilatojn kun Internacia Olimpika Komitato pro tio, ke la principo de unu Ĉinio ne povis esti respektata de Internacia Olimpika Komitato. En la jaro 1978 Ĉinio komencis praktiki la politikon pri reformado kaj malfermo kaj denove postulis reveni al la olimpika familio.

En la jaro 1979 tiama ĉina gvidanto Deng Xiaoping diris, ke Ĉinio deziras ne nur esti membro de Internacia Olimpika Komitato kaj partopreni olimpikojn, sed ankaŭ okazigi olimpikojn. Tio multe inspiris sinjoron He Zhenliang.

Tiam He Zhenliang estis 50-jara kaj laboris kiel adjunkto de ĝenerala sekretario de la Ŝtata Sporta Federacio kaj tiu de Ĉina Olimpika Komitato. Pro klopodo de li kaj liaj kolegoj Ĉinio reakiris leĝan sidlokon en Internacia Olimpika Komitato. Du jarojn poste He Zhenliang estis elektata kiel membro de Internacia Olimpika Komitato. En la jaro 1989 li elektiĝis kiel vicprezidanto de Internacia Olimpika Komitato. Li diris, ke en sia profesia vivo li ĉiam strebis por venigi olimpikojn al Ĉinio. Li diris: "Por Ĉinio sukcesa okazigo de la olimpikoj estas ne simpla sporta afero, sed nova startpunkto de la nacia historio."

En la 1990-aj jaroj la ĉina revo pri olimpikoj pli proksimiĝis al la realo. En la fermo de Azia Sportkunveno, 1990, spektantoj montris la sloganon bonvenigi olimpikojn. La ĉina popolo forte deziris okazigi olimpikojn. En la sekva jaro la ĉina registaro decidis subteni Pekinon peticii okazigon de la olimpikoj de 2000, kaj He Zhenliang, tiama prezidanto de Ĉina Olimpika Komitato, estis elektata kiel plenuma vicprezidanto de la Pekina Komisono por Peticiado de Olimpikoj.

En la postaj tri jaroj li flugis inter diversaj landoj. La vojaĝa distanco longas egale al 10 flugoj ĉirkaŭ la tero. La laboro estis peniga, tamen li neniam plendis pri tiu ĉi travivaĵo. Li diris: "Klopodis ne mi sola. Se vi spertus la peticiadon, vi ja scias, ke diversaj rondoj plenforte subtenis la laboron, kaj 1 300 milionoj da ĉinoj atendis la sukceson. Vi povas percepti, ke la laboron subtenas tre fortika kolektivo."

Estas tre bedaŭrinde, ke Pekino ne povis gajni la rajton okazigi olimpikojn de la jaro 2000. He Zhenliang tre afliktiĝis pro tio. Li diris: "Reveninte el Montekarlo, mi faris racian pensadon pri kaŭzo de la malsukceso. Mi opinias, ke la kaŭzo kuŝas en tio, ke nia ampleksa nacia forto ne estis sufiĉe granda."

La 13-an de julio, 2001, post kiam Juan Antonio Samaranch, tiama prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, proklamis la sukceson de Pekino, He Zhenliang ploris pro emociiĝo.

He Zhenliang restas prezidanto de la Komisiono pri Kulturo kaj Olimpika Edukado sub Internacia Olimpika Komitato kaj diligente laboras por la olimpika movado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040