china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Preparado por Azia Sportkunveno en Kantono
(GMT+08:00) 2009-01-06 16:11:03

Ĉinio okazigos Azian Sportkunvenon de la jaro 2010 en Kantono. En la lasta jaro Ĉinio okazigis esceptajn olimpikojn. Nun la financa krizo, kiu disvastiĝas tra la tuta mondo, batas ankaŭ la sportan mondon kaj ĝenas la londonan preparadon por olimpikoj de la jaro 2012. Ĉu la organiza komitato de la kantona Azia Sportkunveno sukcese okazigos laŭ sia promeso la eventon? Bonvolu legi raporton de nia raportisto.

Fonte al la nuna financa krizo preparado por granda sportkunveno neeviteble renkontos ekonomian malfacilon. La londona preparado por olimpikoj de la jaro 2012 estas atentata pro granda malfacilo. La brita tagĵurnalo Spegulo moketis Londonon en sia artikolo, "Bonvenigas vin al la malriĉaj Londonaj Olimpikoj kun striktigita buĝeto!"

Azia Sportkunveno de la jaro 2010 okazos de la 12-a ĝis 27-a de novembro en Kantono. La kantona organiza komitato por la Azia Sportkunveno spertis la financan ŝtormon pli frue ol la londona olimpika komitato. Antaŭ nelonge en Pekino okazis la unua inform-koniga kunveno pri la Azia Sportkunveno kun la ĉeesto de azi-landaj diplomatoj en Ĉinio. La kantona organiza komitato solene anoncis en la kunveno, ke ĝi plenumos siajn promesojn pri la sportkunveno. Yu Zaiqing, vicprezidanto de Internacia Olimpika Komitato kaj vicprezidanto de la kantona organiza komitato, diris al la raportisto, "Same kiel por olimpikoj ni verkis raporton de la peticiado por la Azia Sportkunveno. Ni devas plenforte plenumi ĉion, kion ni promesis en la raporto."

Restas malpli ol du jaroj antaŭ inaŭguro de la sportkunveno. En Pekino sinjoro Yu Zaiqing konigis al diplomatoj de pli ol 30 aziaj landoj la kantonan preparadon por la sportkunveno. Li diris, "Hodiaŭ ni unuafoje okazigas en Pekino inform-konigan kunvenon pri la preparado por la Azia Sportkunveno. Antaŭ kelkaj tagoj en Kantono ni aranĝis solenon je du jaroj antaŭ inaŭguro de la Azia Sportkunveno. La preparado progresas kaj iras orde."

Konstruado de konkursejoj kaj sportista vilaĝo komenciĝis la 26-an de novembro, 2007. Ĝenerale la konstruado de sportaj instalaĵoj kaj varbado de volontuloj iras orde. La unuaj volontuloj estas trejnitaj kaj partoprenas diversajn laborojn de la organiza komitato.

Tamen influo de la financa krizo al la preparado estas evidenta, kaj la plej malfacila estas la merkatado por la sportkunveno. Xu Ruisheng, vicurbestro de Kantono, havas optimisman sintenon pri perspektivo de la merkatado. Li diris, ke la kantona preparado pozitive akomodiĝos al ekonomia politiko, lanĉita de la ĉina registaro por akceli la enlandan postuladon, kaj ludos sian ekonomian rolon. Li diris, "La financa krizo disvastiĝas tra la tuta mondo, kaj la influo estas neevitebla por ĉiu, tamen ni devas konsideri kiel takti la krizon, kaj en tiu ĉi stato al ni necesas pli pena laboro. Merkatado de la kantona organiza komitato gajnis subtenon de diversaj rondoj. En la pasintaj jaroj ĉinaj entreprenoj rapide kreskis, kaj nun ili tre volas rekompenci la socion kaj porti la socian devon."

Xu Ruisheng diris, ke la kantona organiza komitato okazigis la inform-konigan kunvenon pri la Azia Sportkunveno por ke diversaj landoj de Azio konu Kantonon kaj la Azian Sportkunvenon. Li diris, ke la Pekinaj Olimpikoj donis al la kantona organiza komitato multajn spertojn kaj inspirojn por sukcese okazigi la sportkunvenon. Li diris, "Sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj estas fiero de la ĉina nacio. Sin preparante por la sportkunveno, la kantona organiza komitato serioze lernas spertojn de la Pekinaj Olimpikoj. La organiza komitato sendis laborantojn al Pekino por lernado dum la olimpikoj kaj ankaŭ invitis al si specialistojn de la olimpika organiza teamo, ĉar iliaj spertoj ludos gravan rolon en la kantona organiza komitato."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040