china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Finiĝis Turniro de Ĉampionoj de ITF en Changsha (foto)
(GMT+08:00) 2009-01-12 14:10:38

Vespere de la 11-a de januaro en la ĉina urbo Changsha finiĝis la 3-a Turniro de Ĉampionoj de la Internacia Tablotenisa Federacio. Ĉinaj gesportistoj gajnis ĉampionecojn de la vira kaj virina solludoj.

Finalo de la vira solludo okazis inter du ĉinaj sportistoj. Wang Hao, kiu gajnis subĉampionecon de la vira solludo de la Pekinaj Olimpikoj, venkis sian kolegon Wang Liqin per 4 kontraŭ 1.

Ankaŭ la virina finalo okazis inter du ĉinaj sportistinoj. Zhang Yining, kiu gajnis ĉampionecon de la virina solludo de la Pekinaj Olimpikoj, venkis la kolegon Li Xiaoxia per 4 kontraŭ 1.

La turniro de ĉampionoj estas altnivela konkurso kun la vira kaj virina solludoj, organizita de la Internacia Tablotenisa Federacio, kaj ĝin rajtas partopreni nur tiuj, kiuj ĉampioniĝis en mondaj gravaj konkursoj de la lastaj 2 sezonoj aŭ okupas antaŭajn lokojn laŭ rangordo de la federacio. Ĉi-jare 8 viraj kaj 8 virinaj sportistoj partoprenis la turniron.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040