china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Interesa tablotenisa karnavalo
(GMT+08:00) 2009-01-16 14:48:08

De la 9-a ĝis 11-a de januaro en la ĉina suda urbo Changsha okazis ĉi-jara tablotenisa karnavalo. Dek ses profesiaj pintklasaj tablotenisistoj el diversaj lokoj de la mondo kaj miloj da amatoroj faris interesajn kaj humurajn ludojn. Ludoj inter mondaj ĉampionoj kaj amatoroj estis la plej alloga parto de la karnavalo.

Sinjoro Dai Zhixian, 90-jara indiĝeno de la urbo Changsha. Antaŭ 70 jaroj li komencis praktiki tablotenisludon, kaj nun li ankoraŭ ofte ekzercas sin per tiu ĉi sporto. Kiam oni demandis lin, kun kiu li lovas ludi? Li respondis, ke li volas ludi kun belulino. Fine lia deziro realiĝis. Li ludis samtempe kun belaj tablotenisistinoj. Ili estas Li Jiawei kaj Feng Tianwei el Singapuro, Elizabeta Samara el Rumanio kaj Ruta Paskauskiene el Litovio. Post la ludo la maljuna sinjoro diris, ke li estas tre kontenta, tamen ambaŭ ne tute elvolvis sian kapablon.

Ĉeestis al la karnavalo ankaŭ 4-jara knabino Jin Mengyan. Ŝi lernis tablotenisludon en pli ol unu jaro. Estas tre feliĉe, ke ŝi gajnis la ŝancon ludi kun fama ĉina tablotenisistino Zhang Yining. Dum la ludo la ĉarma kaj naiva knabino gojigis la spektantojn. Post la ludo Zhang Yining kisis ŝin.

En la karnavalo profesiaj ludistoj renkontis defiojn el fortaj amatoroj. Li Xinyang, 14-jara ĉina knabo, matĉis kun fama sveda ludisto Jorgen Persson. La matĉo estis tre intensa. Persson fine gajnis la matĉon, tamen la ĉina knabo faris al li multajn malfacilojn dum la matĉo. Post la matĉo Persson diris, "Li estas tre forta, tamen mi ne timas renkonti lin en venontaj konkursoj, ĉar li estas ankoraŭ tre juna, dum mi estas maljuna. Li estas bone trejnita, kaj mi tre ĝojas ludi kun li."

Li Xinyang ricevis la ŝancon ludi kun Persson pro tio, ke pasintajare li partoprenis la elektadon de geniaj amatoroj, kiu okazis en pluraj ĉinaj urboj. La elektado estis aranĝata de organizanto de la karnavalo por akceli la interaktivecon inter profesiaj ludistoj kaj amatoroj, kaj miloj da tre talentaj amatoroj partoprenis la elektadon. Li Xinyang diris al raportisto: "Mi tre emociiĝis. Mi ludis kun Persson por lernado, kaj estas certe, ke li cedis al mi dum la ludo por ke mi havu pli da ŝancoj. Mi tre ĝojas, ke mi povas gajni tiel altan poentaron."

Kulmino de la karnavalo okazis en la matĉo inter mondaj ĉampionoj, vira kaj virina. La organizanto lanĉis en retejo balotadon por tiu ĉi matĉo. Laŭ balotado de ĉina retanoj la organizanto konfirmis partoprenantojn de la matĉo. Ili estas germana ludisto Timo Boll kaj ĉina ludistino Guo Yue. La 9-an de januaro oni spektis tiun ĉi mirindan matĉon. La germana ludisto venkis la ĉinan. Post la matĉo Timo Boll diris, "Por mi la matĉo estas tre interesa sperto, ĉar antaŭe mi neniam matĉis kun virino. Estas tre interese provi la kapablon de monda virina ĉampiono. Mi plenforte ludis en la matĉo. Mi estas kontenta pri mia ludo."

La karnavalo estis establata en la jaro 2004. Nun ĝi jam fariĝis ĉiujara amuza soleno de tablotenisa ludo. Ĝi estas okazigata de la satelita televidkanalo de la ĉina provinco Hunan kaj subtenata de Internacia Tablotenisa Federacio kaj Ĉina Tablotenisa Asocio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040