china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Usonaj basketbalistoj aktivas en Ĉinio
(GMT+08:00) 2009-02-11 15:14:46

Ligokonkurso de la Ĉina Basketbala Asocio vekis senprecedencan atenton, kaj ĉiu matĉo altiras spektantojn multe pli ol en la lasta sezono. La ĉefa kaŭzo kuŝas en tio, ke multaj usonaj basketbalistoj, kiuj servis antaŭe por teamoj de NBA, aliĝis al teamoj de la ligokonkurso de CBA.

De la lastaj jaroj la ligokonkurso de CBA pli kaj pli famas pro la profesiiĝo de la ligokonkurso kaj elstara ludo de Yao Ming, Yi Jianlian kaj aliaj ĉinaj basketbalistoj en internaciaj konkursoj. Multaj fremdlandaj ludistoj, ekzemple Smush Parker, Bonzi Wells kaj Kirk Snyder, aliĝis al teamoj de la ĉina ligokonkurso, tial ĉinaj ludistoj havas la ŝancon ludi kun tiuj ĉi steloj.

En la ĉina ligokonkurso de tiu ĉi sezono la plej fama ludisto sendube estas Bonzi Wells, eksa avanulo de la usona teamo Houston Rockets. Li ekfamis en la studenta periodo. Servante por la teamo Sacramento Kings li gajnis 20 poentojn kaj kaptis 10 resaltantajn pilkojn en ĉiu matĉo de la postsezona konkurso. Tiu ĉi rezulto estas tre legenda por li, alta je 1,96 metro. Tamen en la lastaj du jaroj li ne estis plu tiel forta en NBA. Pro la propono de sia kolego Yao Ming li decidis iri al Ĉinio por serĉi novan ŝancon. Estas neatendite, ke li retrovis la junecon en Ĉinio. Li diris, ke li denove havas la senton de supera stelo. Servante por la teamo de Shanxi, li jam partoprenis 4 matĉojn kaj la minimuma gajno en unu matĉo atingis 41 poentojn. Tamen pro sia malforteco la teamo gajnis nur duonon de la matĉoj. Bonzi Wells diris pri la teamo: "Mi devas ludi pli bone, pasmovi la pilkon al kolegoj pli rapide por ke ili pli akurate ricevu la pilkon kaj helpi al la teamo gajni la matĉon. Tio estas mia devo, kaj mi klopodos por tio."

Same kiel sia antaŭa kolego Bonzi Wells, ankaŭ Kirk Snyder, servanta por la teamo de Zhejiang, estas tre profesia kaj respondeca ludisto. Kiel avanulo de la teamo li prezentis tre elstaran ludon. En ĉiu matĉo li kontribuas al la teamo averaĝe per 31,1 poentoj, 10 resaltaj pilkoj, 3,96 asistadoj, 2 forkaptoj kaj 1,28 blokado.

Por la fremdlandaj ludistoj ĉinaj teamoj elspezas grandsuman pagon. En la jaro 1995 la teamo de Zhejiang pagis al fremdlanda ludisto ĉiumonate nur 500 usonajn dolarojn, tamen nun ĝi pagas al Kirk Snyder ĉiumonate 52 000 dolarojn. Bona salajro sendube altiras pli multe da fremdlandaj elstaraj ludistoj, kaj ilia aliĝo intensigas la konkuradon inter ĉinaj ludistoj. Akceptante intervjuon, tiuj ĉi fremdlandaj ludistoj esprimis, ke teamaj interesoj estas multe pli gravaj ol la individua gajno. Por ĉinaj ludistoj la plej grava estas tio, ke ili lernu de la fremdlandaj kolegoj por levi la profesiecon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040