china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La 24-a Vintra Universiado
(GMT+08:00) 2009-02-19 14:13:05

La 24-a Vintra Universiado inaŭguriĝis vespere de la 18-a de februaro en la ĉina nordorienta urbo Harbino. Al la inaŭguro ĉeestis ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong kaj prezidanto de la Internacia Universitata Sporta Federacio, sinjoro George E. Killian.

En la inaŭguro George E. Killian laŭdis la ĉinan registaron kaj organizan komitaton de la harbina universiado pro la elstara laboro kaj dankis ilin pro la subteno al la monda universitata sporto. Li diris, "Ĉinio estas unu el malmultaj landoj, kiuj okazigis diversajn gravajn aranĝojn de la Internacia Universitata Sporta Federacio, ekzemple Universiadon, individuajn ĉampionadojn kaj diversajn konferencojn de la federacio, kaj pro tio mi volas danki aparte sinjoron Zhang Xinsheng, prezidanton de la Ĉina Universitata Sporta Federacio."

Ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong inaŭguris la universiadon. La ĉina sportista paro Zhang Dan kaj Zhang Hao, gajninta la kupran medalon de artskeado el la Vintraj Olimpikoj en Torino, ekbruligis ĉeftorĉon de la universiado.

Por Ĉinio estas la unua fojo okazigi mondan ĉioampleksan vintran sportkunvenon. Kadre de la universiado okazas konkursoj de kurttraka rapidsketado, artsketado, alpa skiado kaj aliaj entute 12 sportoj, kaj ĉirkaŭ 1 600 sportistoj el pli ol 40 landoj kaj regionoj konkuros por 81 oraj medaloj en 11 tagoj. Ĉinio sendis al la universiado delegacion konsistantan el ĉirkaŭ 200 sportistoj, la plej grandan en sia historio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040