china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gajninto de unua ormedalo de la 24-a Vintra Universiado
(GMT+08:00) 2009-02-23 13:56:40

La 19-an de februaro kadre de la 24-a Vintra Universiado okazis la virina 500-metra rapidsketado. 20-jara korearespublika sportistino Lee Sang Hwa ĉampioniĝis per la rezulto de 76,36 sekundoj. Ŝi gajnis la unuan ormedalon de la 24-a Vintra Universiado kaj ankaŭ du-foje rompis la rekordon de Vintra Universiado.

La ĉina delegacio sendis 4 plej eminentajn sportistinojn al la 500-metra sketado kaj estis tre memfida por gajni la unuan ormedalon. Tamen korearespublika sportistino Lee Sang Hwa montris grandan superecon kaj donis neniun ŝancon al ĉinaj sportistinoj. Ĉinaj sportistinoj Yu Jing kaj Zhang Shuang gajnis respektive la duan kaj trian lokojn. Parolante pri la matĉo, la du ĉinaj sportistinoj opiniis, ke nervozeco influis ilian ludon. Malsame ol ĉinaj sportistinoj Lee Sang Hwa sentis nenian premon en la matĉo. Ŝi diris: "Antaŭ la matĉo mi havis neniun atendon pri la ora medalo, sed mi volis nur normale elvolvi mian kapablon kaj rompi la rekordon de Vintra Universiado. Mi tre ĝojas, ke mi rompis, kune kun ĉinaj sportistinoj, la rekordon kaj gajnis la oran medalon."

Bona mensostato de Lee Sang Hwa baziĝis sur ŝiaj riĉaj spertoj el diversaj konkursoj. Ŝi naskiĝis en la jaro 1989, tamen ŝi partoprenis multajn konkursojn. En la aĝo de 14 jaroj ŝi debutis en internacia konkursejo, kaj post hardado en pli ol du jaroj ŝi multe progresis kaj maturiĝis. En la jaro 2006 ŝi kreis la mondan junulan rekordon de la 500-metra rapidsketado, kaj en la sama jaro ŝi okupis la 5-an lokon en la Torinaj Vintraj Olimpikoj. Ŝia atingo profunde impresis ĉinan sportistinon Wang Manli, kiu gajnis subĉampionecon el la Torinaj Vintraj Olimpikoj. Wang Manli diris: "Ŝi donis al mi profundan impreson, ĉar ŝi kreis la mondan junulan rekordon en sia aĝo de 14 jaroj. Ŝi havas bonan konstitucion kaj estas akomodiĝema. Laŭ mi tio estas ŝia supereco."

Lee Sang Hwa komencis praktiki sketadon en la aĝo de 7 jaroj. Tiam en la lernejo, en kiu ŝi lernis, ne funkciis kurso de sketado. Ŝi sketis nur pro la intereso pri tiu ĉi sporto, tamen en la tejnado instruistoj trovis, ke ŝi havas superan talenton je sketado. En la kvarajara klaso ŝi preskaŭ forlasis la trejniĝon pro granda kosto de la kurso, tamen la lernejestro promesis nuligi ŝian pagon, trovinte, ke ŝi estas tre malofta genio de rapidsketado. Ŝi estis tre dankema al la lernejestro, tamen la trejniĝo estis tre peniga, kaj kompare kun samaĝuloj ŝi havis tre multe da libertempo, tial ŝi havis la ideon forlasi sketadon. Ŝi diris: "La trejniĝo estis tre laciga, tial mi volis forlasi sketadon. Mi pensas, ke mi estis tro juna kaj nekomprena. Estas bone, ke mi persistas, alie mi ne povas stari sur la premiada podio de la Vintra Universiado."

Nun Lee Sang Wha okupas la unuan lokon de la virinaj 100-metra kaj 500-merta rapidsketadoj laŭ la rangordo de Internacia Sketada Unio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040