china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Virina volejbalteamo—gloro de Tianjin
(GMT+08:00) 2009-03-27 14:40:10

la municipo Tianjin

La ĉina virina volejbalteamo, kiu ĉampioniĝis en 5 sinsekvaj mondaj konkursoj, estas tre potenca kaj ŝatata de multaj ĉinoj. Ankaŭ en la ĉina norda municipo Tianjin estas tre forta virina volejbalteamo. Ĝi 6-foje kroniĝis en la ĉina ligokonkurso kaj ricevis fervoran subtenon de lokaj fanoj.

Wang Baoquan kaj la teamanoj

Tianjin estas unu el 4 ĉinaj municipoj kaj troviĝas najbare de Pekino. La 25-an de decembro, 2008, ĝi estis elektata kiel la plej feliĉiga urbo de Ĉinio. La urbo feliĉigas la loĝantaron ankaŭ pro tio, ke en ĝi estas ĉiamvenka teamo, la virina volejbalteamo. Lastatempe la teamo gajnis finalon de la ĉina volejbala ligokonkurso venkinte la ŝanhajan teamon kaj atingis la rekordan rezulton.

La 21-an de marto, 2008, la teamo de Tianjin venkis la usonan teamon per la rezulto de 3 kontraŭ 0. Tamen post 5 monatoj la lasta gajnis subĉampionecon en la Pekinaj Olimpikoj. Wang Baoquan, ĉeftrejnisto de la teamo de Tianjin diris al raportistoj, ke la teamo ĉiam aspiras ĉampionecon. Li diris, "La teamo sukcesis pro tio, ke ĉiuj membroj kune penis kun la ambicio gajni ĉampionecon."

Ĝenerale neniu teamo povas ĉiam troviĝi en la kulmino. Tamen la teamo de Tianjin atingis fierigan rekordon en la ĉina ligokonkurso. Ĝi 6-foje kroniĝis en 7 jaroj. En Tianjin multaj loĝantoj estas tre fieraj, kiam ili parolas pri la volejbalteamo, same kiel tiuj de aliaj urboj parolas pri propraj potencaj sportoj. Matĉtage multaj fanoj tre frue iras al la Popola Sporthalo kun longa historio kaj montras grandan fervoron al la propra teamo.

La teamo de Tianjin fondiĝis en la jaro 1993. En la pasintaj 16 jaroj la teamo suferis multajn malfaclojn kaj eĉ troviĝis ĉe la rando de malaltgradiĝo en la ligokonkurso, tamen tio ne povis negative influi ambicion de la teamo. Sub la gvido de ĉeftrejnisto Wang Baoquan la teamo starigis neflekseblan batalstilon. Wang Baoquan diris, "Ni plenforte plenumas ĉiun matĉon spite al gajno aŭ malsukceso."

Pro la persista peno la teamo 6-foje ĉampioniĝis en la ligokonkurso kaj kroniĝis en la tutlanda ĉampionado kaj tutlanda sportkunveno. Ĝi efektivigis la veran ŝlemon. La teamo jam fariĝis la sporta standardo de Tianjin, kaj Wang Baoquan, kiu kondukis la teamon al la sukceso, gajnis respekton de loĝantoj de Tianjin. Kelkaj opiniis, ke Wang Baoquan havas la kapablon esti ĉeftrejnisto de la nacia teamo. Iu taksiŝoforo diris, ke se Wang Baoquan volus preni lian taksion, li volontas liveri sengapan servon.

Sukceso de la teamo emocias la tutan urbon. La obstina penado de la volejbalistinoj inspiras la loĝantojn. En Tianjin estiĝis la tajdo lerni la teaman spiriton. Diversaj rondoj de la socio prenas la teamon kiel la modelon sur propraj postenoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040