china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sukcesa turniĝo de eksa sketistino Yang Yang
(GMT+08:00) 2009-04-24 14:42:02

En la jaro 2005 en Pekino okazis jarkunveno de la Monda Olimpikana Asocio, en kiu juna kaj bela Yang Yang, kiu gajnis oran medalon de la virina kurttraka rapidsketado, la unuan por Ĉinio el Vintraj Olimpikoj, ricevis novan titolon. Post ŝia parolado en flua angla lingvo komitatano el Korea Respubliko nomis ŝin Fraŭlino de Vintraj Olimpikoj kaj opiniis, ke ŝi estas sana figuro de la ĉina sportistaro. Post eksiĝo el la sportistaro ŝi fariĝis oficisto de internacia sporta organizo. Ŝi vigle partoprenas en sportaj aferoj.

Yang Yang atingis sukcesan turniĝon de sportisto al administranto. Ŝi estas tre kontenta pri la nuna laboro. Ŝi, naskiĝinta en la jaro 1975, restas tre juna kaj vigla. En la jaro 2003 la fama universitato Qinghua akceptis ŝin kiel studenton pri ekonomia administrado. Ekstravertita kaj mensvigla ŝi bone regas la anglan lingvon danke al la iama restado en Usono kaj utiligas siajn spertojn el la sportista kariero en la vivo post la eksiĝo.

Ŝi diligente lernis kaj rapide progresis en la nova tereno. En la jaro 2002, kiam ŝi unuafoje elektiĝis kiel membro de la Sportista Komitato de la Internacia Sketada Unio, ŝi ne sciis kion fari nek povis bone paroli la anglan. Sed 10 jarojn poste ŝi bone plenumas funkciojn de membro de la Komisiono de Internacia Olimpika Komitato pri Virinoj kaj Sporto. Ŝi diris, "La komisiono celas, ke pli da virinoj engaĝiĝu en la socion per sportado. Ekzemple, kiam Dohao peticiis la rajton okazigi la Azian Sportkunvenon, la Azia Olimpika Konsilio postulis, ke Dohao aldonu virinajn konkursobjektojn al la sportkunveno, ĉar tre malmultaj virinoj en ĝia regiono praktikis sporton, kaj pro tio Kataro fondis propran virinan futbalteamon kaj trejnis atletinojn. Tio estas la ekzemplo kaj tre efika maniero por ke la socio estu egalrajteca kaj rapide evoluu."

Pasintajare en Pekino okazis la 29-aj Someraj Olimpikoj. Yang Yang kiel specialisto vigle partoprenis laborojn de la pekina olimpika organiza komitato, kaj kiel membro de la Komisiono de Internacia Olimpika Komitato pri Virinoj kaj Sporto ŝi ne forgesis sian devon. Ŝi diris, "Mi prezentis al Internacia Olimpika Komitato raporton pri proporcio de viraj kaj virinaj volontuloj. Volontuloj estas tre granda parto de partoprenantoj de la olimpikoj. Inter volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj virinoj estas pli multaj ol la viroj. Mi faris enketon pri servoj de volontulinoj kaj trovis, ke ili plejparte servas en la olimpika vilaĝo kaj hoteloj kaj por interpreto."

En la jaro 2002 kaj 2006 Yang Yang dufoje partoprenis en la konkurado pri membreco de la Sportista Komisiono de Internacia Olimpika Komitato, tamen ŝi ne sukcesis.

Ĉi-jare He Zhenliang, 80-jara veterana membro de Internacia Olimpika Komitato el Ĉinio, emeritiĝos laŭ regularo. Pro okazigo de la olimpikoj Ĉinio povas ricevi la kvoton de du membroj. Ĉu novulo transprenos tiun ĉi oficon. Yang Yang diris, ke al ŝi necesas plua hardado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040