china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Adham Sharara intencas ŝatigi al usonanoj tablotenison
(GMT+08:00) 2009-05-08 14:19:24

Ŝatigi al usonanoj tablotenison estas neimagebla ideo, tamen tio estas la revo de sinjoro Adham Sharara, prezidanto de la Internacia Tablotenisa Federacio.

Adham Sharara, prezidanto de la Internacia Tablotenisa Federacio

La Monda Tablotenisa Ĉampionado okazis de la 28-a de aprilo ĝis la 5-a de majo en Jokohamo, Japanio. En la ĉampionado okazis ankaŭ balotado pri nova estraro de la Internacia Tablotenisa Federacio, kaj la kanadano sinjoro Adham Sharara denove elektiĝis kiel ĝia prezidanto. En gazetara konferenco Adham Sharara prezentis aŭdacan ideon ŝatigi al usonanoj tablotenison. Akceptante intervjuon de nia raportisto, Adham Sharara promesis: "En la sekva kvarjara servdaŭro mi min dediĉos por disvolvi tablotenison, precipe en Usono." Li daŭrigis konigi paŝojn de la plano: "Tio estas tute nova ideo. La internacia Tablotenisa Federacio invitos al tiu ĉi sporto famajn usonajn aktorojn, kantistojn kaj eminentulojn, kaj altigos per tiu ĉi efika maniero la eksponecon de tiu ĉi sporto en la mondo, precipe en Usono."

Post la gazetara konferenco Adham Sharara respondis la demandon de nia raportisto kial li elektis kiel la cellokon ne Eŭropon, en kiu popularas tabloteniso, sed Usonon. Li diris: "Mi pensas, ke iu ajn tendenco aŭ modo, komenciĝinta, ĉu en Nov-Jorko ĉu en Los-Anĝeleso, baldaŭ furoras tra la mondo, ĉar tie estas la fokuso de mondaj amaskomunikiloj. Tamen se iu modo furorus en Ateno, nur post longa tempo oni povas scii pri ĝi. En Usono tre prosperas amaskomunikiloj kaj amuzoj, Nov-Jorko estas la monda komerca centro, kaj Los-Anĝeleso estas la monda amuzejo. Tial mi opinias, ke aliaj landoj certe sekvos la ekzemplon, se tiu ĉi sporto povus furori tra Usono."

Evidente la usona revo de Adham Sharara enhavas du esencojn: fari Usonon, la tablotenisan dezerton, oazo, kaj altigi la eksponecon de tiu ĉi sporto utiligante la usonan avantaĝon en amaskomunikado.

Adham Sharara diris, ke li substrekas la famulan efikecon pro tio, ke la Internacia Tablotenisa Federacio trovis la maltrankviligan tendencon, ke la atento de junuloj pri tabloteniso reduktiĝas, kaj la tendenco ekzistas ne nur en Eŭropo kaj Nord-Ameriko, sed ankaŭ en Ĉinio, en kiu tre popularas tiu ĉi sporto. Junuloj emas adori siajn idolojn kaj sekvi farojn de la idoloj, tial Adham Sharara opinias, ke praktikigi al famuloj tablotenison povas tiri al tiu ĉi sporto pli da junuloj.

Danke al la diligenta kaj elstara laboro de Adham Sharara sur la posteno de prezidanto de la Internacia Tablotenisa Federacio multe altiĝis la influo kaj populareco de tabloteniso en la pasintaj 10 jaroj. Pro la klopodo de lia teamo la nombro de membroj de la federacio pliiĝis de pli ol 180 ĝis 207, tial la federacio fariĝis unu el individuaj sportaj organizoj de la olimpika familio, kun plej multaj membroj; la totala sumo de monpremio por ĉiujara tablotenisa profesia konkurso altiĝis de 1,5 miliono da usonaj dolaroj en la jaro 1999 ĝis 2,5 milionoj nun; laŭ la televidado inter 28 olimpikaj sportoj tabloteniso okupis la 5-an lokon en la Pekinaj Olimpikoj; kaj diversnivelaj junulaj konkursoj perfektiĝis.

Ĝuste pro tiuj ĉi atingoj la ideo de Adham Sharara gajnis aprobon el plejparto de membroj de la federacio, kaj en la elektado de estraro de la federacio li venkis la brazilan rivalon Alaor Gaspar Pinto Azervedo per 133 kontraŭ 20 kaj denove elektiĝis kiel prezidanto de la federacio. Personoj el la internacia tablotenisa mondo ĝenerale opinias la planon provinda. Sinjoro Yao Zhenxu, eksprezidanto de la teknika komisiono de la federacio el Ĉinio, diris, ke popularigi tablotenison en Usono estas la deziro de samprofesiuloj de multaj jaroj, kaj kiel grava forto de la tablotenisa mondo Ĉinio tre volas vidi realiĝon de la deziro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040