Omaĝe al Kampo de Literaturo | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-03-28 17:10:37     Redaktoro:Li Lu

 

Omaĝe al Kampo de Literaturo

Vejdo

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

 

Printempe

degelas glaci',

ekverdas jen la kampoj,

ekplugas la teron ni

jen kun energi'.

 

Ni semas

ne tritikon, sed

semojn de literatur'

sur pura kaj varma bed'

sub zorgema bred'.

 

Kun helpo

de viviga vent'

kaj karesa pluvo ni

kultivas per diligent'

kaj riĉa talent'.

 

Somere

vetera favor'

kreskigas plantidojn, ni

flegas ilin sen langvor',

per saĝa labor'.

 

Surkampe

ni penu kune

akvumi, sarki, sterki,

kamplabori subsune,

ja ŝvit-konsume.

 

Aŭtune

ondoj de oro

ruliĝas en la kampo.

Jen fruktoj de valoro—

nia laboro!

 

Post penoj

ni rikoltas jam

multajn poemojn, prozojn

de homoj kun aŭ sen fam'

kreitajn kun am'.

 

La KL—

la bed' de kultiv'—

pliigas trezorejon

de nia kultura viv'

per nia kreiv'.

 

*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).

P.S. La retejo de Ĉina Radio Internacia pretas malfermi rubrikon Kampo de Literaturo kaj mi verkis ĉi tiun ĉineskaĵon omaĝe al ĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin