Kelkaj vortoj al la leganto

(GMT+08:00) 2017-03-30 16:11:06     Redaktoro:Li Lu

Nun malfermiĝis la literatura rubriko Kampo de Literaturo en la bona tempo, kiam la printempo regas kun vento varmete karesema, kun pluvo kampe plaĉa. Printempo estas espero!

Nia rubriko estas nova, juna… do ĝi bezonas prizorgon, atenton kaj apogon de vi, karaj legantoj kaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia. Nuntempe sur la Kampo kreskas nur ĉinaj plantoj, ni esperas ke la alilandaj pli multe ĝin kolorigos kaj riĉigos. Estas bonvenaj komentoj, konsiloj, kritikoj kaj io ajn, kion vi ŝatus esprimi por la rubriko, – nu, precipe kontribuoj. Viaj mesaĝoj eventuale aperos en la loko por reagoj de legantoj.

Karaj legantoj, koran dankon pro via vizito al Kampo de Literaturo! Ĉiujn tekstojn (kontribuojn, komentojn kaj aliajn) bonvelu sendi al niaj retpoŝtaj adresoj: xionglinpingesp@163.com kaj espradio@cri.com.cn.

RIMARKO: la ĉi-suba kadro por komento ne funkcias!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin