Beletro, bela vivo--- malfermiĝis rubriko Kampo de Literaturo

(GMT+08:00) 2017-04-02 12:16:03     Redaktoro:Pluveta


Karaj amikoj, ekde la unua de aprilo de 2017 la E-redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) havas sian lokon ekskluzive por la nova literatura rubriko Kampo de Literaturo (KL).

Estas bonvenaj ĉiuj esperantistaj verkemuloj kaj tradukamantoj. Se vi havas iun ajn manuskripton, legindan por la publiko, dividendan por aliaj, do ne hezitu sendi ĝin al la skipo de KL. En KL estas diversaj branĉoj por originalo kaj traduko: poemo, novelo, fabelo, rakonto, eseo, recenzo. Post publikiĝo de la anonco pri la nova rubriko nia redakcio jam ricevis kelkajn literaturaĵojn. Hodiaǔ ni legos iujn el ili, ni kune ĝuu la ĉarmon de literaturo.

La Sonĝaj Siluetoj estas kolekto el mallongaj eldiroj, elegantaj kaj delikataj, en la formo de aforismo, maksimo, sentenco ktp., el kiuj preskaŭ ĉiu estas sekvata de unu komento aŭ pluraj. Tiuj komentoj – gravaj elementoj, nedisigeblaj partoj de la kolekto – sin montras jen spritaj, inĝeniaj, kaj jen humuraj, ridetigaj.

La verkon, aŭ pli ĝuste, esearon, oni povus kalkuli kiel tian libron, kia kreiĝis por serĉi la veron, bonon kaj belon, – kompreneble, el la vidpunkto de la tiutempaj ĉinaj kleruloj. La esearo spegulas la tradician vivkoncepton de la ĉinaj beletristoj, tiun koncepton pri kulturiteco. Inter la vortoj kaj linioj, la akvoj kaj montoj sin animas; la luno vekas sopiron al la hejmloko; la aŭtuna pluvo igas homojn droni en tristo; la floroj kaj knabinoj aromigas sin altire kaj alloge; la neĝo invitas al promeno; la vino nemankigeblas ĉe poetoj; ktp., ktp., el ĉio ĉi odoras la originala kaj aparta gusto.

Kaj nun feliĉe! Ni esperantistoj jam povas ĝui tiun ĉi literaturan gemon en ĝia esperanta versio. La esperantigon de tiu ĉi libro ni ŝuldas al Wang Chongfang, kiu faras al si gloron ne nur en Ĉinio. Kiel grava vortaristo, li kompilis la du pezajn il-librojn: Granda Vortaro Ĉina-Esperanta kaj Granda Vortaro Esperanta-Ĉina; kiel brila tradukisto, li liveris al la publiko la jenajn tradukojn: Kamelo Ŝjangzi (romano), Ĉina Ceramiko (fako teknika), Profilo de Zhou Enlai (biografio), Analektoj de Konfuceo kaj Dao De Jing (la lastaj du: filozofio).

Do ni kune spektu parton de la mirinda libro La Sonĝaj Siluetoj.

§1-02

Sen formo de frenezo la amo ne povas esti vera amo; sen vervo en la vivo la literatura artisto ne povas eniri en la spiriton de la naturo.

Komentoj:

1. Jen la paroloj de la denaska amanto kaj la denaska talenta klerulo.

2. La aŭtoro, kiel literatura artisto, vere komprenas la vervon de la vivo.

3. Mi pensas, ke mi konas la pasion de la amo, sed mi ne havas la vervon kombinitan kun la talento.

【原文】

情必近于痴而始真,才必兼乎趣而始化。

【原评】

1. 陆云士曰:真情种真才子能为此言。

2. 顾天石曰:才兼乎趣,非心斋不足当之。

3. 尤慧珠曰:余情而痴则有之,才而趣则未能也。

§1-30

Oni ne devas esti elektema pri aferoj en sia ĉiutaga vivo, sed koncerne la legadon, oni tamen ne devas ne esti tia; oni ne devas esti avida, sed koncerne la libroaĉetadon, oni tamen ne devas ne esti tia; oni ne devas esti persista maniulo, sed koncerne la bonfaradon, oni tamen ne devas ne esti tia.

Komento:

Tiu, kiu helpas aliajn ne el instinkta kutimo, povas havi la celon inviti al si la famon.

【原文】

凡事不宜刻,若读书则不可不刻;凡事不宜贪,若买书则不可不贪;凡事不宜痴,若行善,则不可不痴。

【原评】

杨圣藻曰:行善不痴,是邀名矣。

§3-04

Jen la ideala, perfekta belulino, kiu havas la aspekton de floro, la voĉon de birdo, la pozon de saliko, la animon de la luno, la ostojn jadecajn kaj la haŭton neĝblankan, la ĉarmon de la aŭtuna lago kaj la koron de poezio.

【原文】

所谓美人者,以花为貌,以鸟为声,以月为神,以柳为态,以玉为骨,以冰雪为肤,以秋水为姿,以诗词为心,以翰墨为香,吾无间然矣。

§4-05

La pluva tago en printempo taŭgas por legado; tiu en somero por ŝakludado; tiu en aŭtuno por ekzamenado de objektoj konservataj en kofroj aŭ en la subtegmento; kaj tiu en la vintro por drinkado.

Komento:

El la pluvoj en la kvar sezonoj, tiu en la aŭtuno estas la plej malagrabla por niaj oreloj. Sed senkonsidere pri la sezonoj, la pluva sono estas ĉiam agrabla por nia drinkado.

【原文】

春雨宜读书,夏雨宜弈棋,秋雨宜检藏,冬雨宜饮酒。

【原评】

周星远曰:四时惟秋雨最难听,然予谓无分今雨、旧雨,听之要皆宜于饮也。

§4-28

La neĝo pensigas pri kleruloj kun nobla karaktero kaj pura menso; la floro pensigas pri bela virino; la vino pensigas pri grandaj kavalirecaj personoj; la luno pensigas pri intimaj amikoj; kaj la pitoreskaj pejzaĝoj pensigas pri belaj versaĵoj kaj prozaĵoj.

Komento:

Kia pasioplena animo!

【原文】

因雪想高士,因花想美人,因酒想侠客,因月想好友,因山水想得意诗文。

【原评】

张竹坡曰:多情语令人泣下。

§6-02

Beletraĵo estas la pejzaĝo sur la skribotablo, kaj pejzaĝo estas la beletraĵo sur la tero.

Komento:

La skribaĵo devas havi elegantecon kaj graciecon antaŭ ol ĝi povas esti komparata kun pejzaĝo, kaj la pejzaĝo devas havi agrablan variemon kaj surprizojn antaŭ ol ĝi povas esti komparata kun beletraĵo.

【原文】

文章是案头之山水,山水是地上之文章。

【原评】

李圣许曰:文章必明秀,方可作案头山水;山水必曲折,乃可名地上文章。

§6-14

Legi librojn ne estas malfacile, sed apliki la verojn al la vivo estas malfacile; apliki la verojn al la vivo ne estas malfacile, sed gardi ilin en la memoro estas malfacile.

Komentoj:

1. Ŝajnas, ke Xinzhai metas la enmemorigon super la aplikon de la veroj pro sia malbona memorkapablo. Sin trovas ja tiuj, kiuj povas teni ilin en la menso, sed ne povas ilin apliki.

2. Estas ja malfacile memori ilin, sed ankaŭ apliki.

【原文】

读书不难,能用为难;能用不难,能记为难。

【原评】

1. 洪去芜曰:心斋以"能记"次于"能用"之后,想亦苦记性不如耳。世固有能记而不能用者。

2. 张竹坡曰:能记固难,能行尤难。

Karaj amikoj, ĵus estis parto de verkaĵo La Sonĝaj Siluetoj esperantigitaj de Wang Chongfang. Krom tio ankaǔ ĉina esperantisto Shi Chengtai kontribuis verkaĵon titolitan La Akrvida Blindula Poeto. Sinjoro Shi Chengtai ankaǔ sendis gratulon al ni.

Nun malfermiĝis la literatura rubriko Kampo de Literaturo en la bona tempo, kiam la printempo regas kun vento varmete karesema, kun pluvo kampe plaĉa. Printempo estas espero!

Nia rubriko estas nova, juna… do ĝi bezonas zorgon, atenton kaj apogon de vi, karaj legantoj kaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia. Nuntempe sur la Kampo kreskas nur ĉinaj plantoj, ni esperas ke la alilandaj pli multe ĝin kolorigos kaj riĉigos. Estas bonvenaj komentoj, konsiloj, kritikoj kaj io ajn, kion vi ŝatus esprimi por la rubriko, – nu, precipe kontribuoj. Viaj mesaĝoj eventuale aperiĝos en la loko por reagoj de legantoj.

En la fino de nia speciala programero, ni kune spektu poemon verkitan de Vejdo por la nova rubriko Kampo de Literaturo.

Omaĝe al Kampo de Literaturo

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

Printempe

degelas glaci',

ekverdas jen la kampoj,

ekplugas la teron ni

jen kun energi'.

Ni semas

ne tritikon, sed

semojn de literatur'

sur pura kaj varma bed'

sub zorgema bred'.

Kun helpo

de viviga vent'

kaj karesa pluvo ni

kultivas per diligent'

kaj riĉa talent'.

Somere

vetera favor'

kreskigas plantidojn, ni

flegas ilin sen langvor',

per saĝa labor'.

Surkampe

ni penu kune

akvumi, sarki, sterki,

kamplabori subsune,

ja ŝvit-konsume.

Aŭtune

ondoj de oro

ruliĝas en la kampo.

Jen fruktoj de valoro—

nia laboro!

Post penoj

ni rikoltas jam

multajn poemojn, prozojn

de homoj kun aŭ sen fam'

kreitajn kun am'.

La KL—

la bed' de kultiv'—

pliigas trezorejon

de nia kultura viv'

per nia kreiv'.

Karaj, amikoj, finiĝis nia programero, dankon pro via aǔskulto!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin