Turmentas Hejmsopiro(trad.)| Hu Guozhu | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-04-05 10:30:39     Redaktoro:Xiong Linping

Turmentas Hejmsopiro

--- Laŭ melodio Sumuzhe

Fan Zhongyan (989-1052)

 

Esperantigita de Hu Guozhu

 

Bluaj nuboj en la ĉielo.

Flavaj folioj sur la tero.

En ondojn fandiĝis aŭtuno.

Akve smeraldas frosta fumo.

La subiranta suno monton kisas.

Ĉielo kaj akvo interligiĝas.

 

Despli turmentas hejmsopiro

ekstere de la sunsubiro.

Malserena pensdevio

kroĉiĝas al nostalgio.

Ĉiunokte nur sonĝo bona

retenas min al lit' dormdona.

Sub brila lun' en alta turo,

ne restu soleca figuro.

Ĉar vino en trista intesto

larmiĝis amsopira manifesto!

范仲淹

苏幕遮•碧云天

  碧云天,黄叶地,秋色连波,波上寒烟翠。山映斜阳天接水,芳草无情,更在斜阳外。

  黯乡魂,追旅思,夜夜除非,好梦留人睡。明月楼高休独倚,酒入愁肠,化作相思泪。

 

Rimarko

Sin trovas 12 kantoj kantitaj de Teresa Teng, monde fama kantistino. Ĉiu teksto el ili devenas de antikvaj ĉinaj poemoj, kiujn sinjoro Hu Guozhu esperantigis por Kampo de Literatruo. Ni aperigas ilin unu post alia, kaj por via ĝuado de kanto origine kantita de Teresa Teng ni aŭdigas tiun ĉi pecon Turmentas Hejmsopiro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin