La Legendo pri Sankta Arbo-dio | Rido | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-04-06 12:55:53     Redaktoro:Li

 

La Legendo pri Sankta Arbo-dio

Rido

En suda Ĉinio estas vilaĝo nomata Banjano. Antaŭ la vilaĝo, proksimume en la distanco de kvindekkelke da paŝoj de ĝi, serpentumas rivereto, ĉe kiu kreskas tuberoplena granda banjano, alta je dekoj da metroj kaj dika je plurhoma ĉirkaŭpreno, kun granda kaj densa krono. La vilaĝanoj nomas ĝin sankta arbo-dio.

Jen estas la legendo pri ĝi.

Antaŭ tre tre longe en la vilaĝo iam vivis vidvino kun du filoj: unu nomiĝis Feliĉo, la alia Ĝojo. Feliĉo estis naŭjara, kaj Ĝojo estis je du jaroj pli juna kaj pli malalta je unu kapo ol Feliĉo. Ambaŭ estis tre petolemaj.

En somero Feliĉo kaj Ĝojo ofte estis ĉe la rivereto. Sub la banjano ili banis sin en la rivereto, ludis kaŝiĝon, faris transkapiĝojn, amuzis sin en akvo, kaptis fiŝojn kaj mano-en-mane petolis ĉirkaŭ la arbo. Se ili laciĝis de la ludado, surdorse ili etendiĝis laŭ sia tuta longo sur la herbejo punktita de buntaj sovaĝaj floroj kaj dormetis kapon ĉe kapo en la ombro de la arbo. Ho, kia komforto! La loko ŝajnis al ili paradizo.

En la trunko oscedis truo, ĉirkaŭ unu kapon granda.

Iun tagon, Feliĉo kaj Ĝojo refoje venis sub la arbon. Apenaŭ ili alproksimiĝis al la trunko, proksimume unu paŝon for de ĝi, subite pafiĝis el la truo birdo, kiu brue frapante per siaj flugiloj kaj en palpebruma daŭro sagis nesciate kien.

Ambaŭ eksaltis el sia haŭto de granda surprizo.

"Jen la birdo estas sur la branĉo!" diris Ĝojo, fingromontrante al Feliĉo la birdon starantan sur branĉo.

"Ja estas ĝi," ĝoje diris Feliĉo.

Ĉe tio, Feliĉo elpoŝigis katapulton kaj ŝargis per ŝtoneto, streĉis elastan rubandon posten, ekcelis la birdon kaj pafis. La birdo tuj falis teren senviva.

Ambaŭ freneziĝis kaj eksaltis de ĝojo.

"Kredeble en la truo estas io. Ni iru kaj rigardu, kio estas en ĝi," diris Feliĉo.

Granda scivoleco tiris ilin al la truo de la arbo.

Feliĉo antaŭe kaj Ĝojo malantaŭe, ambaŭ arkigante la dorsojn iris piedpinte al ĝi.

La truo troviĝis iom alte. Feliĉo povis apenaŭ atingi ĝin per la rigardo. Fine li devis starigi sin sur la fingroj de la piedoj.

Feliĉo alpremis sian vizaĝon al la truo kaj streĉante la okulojn rigardis en ĝin.

"Kion vi vidis?" kun okuloj suprenlevitaj al Feliĉo, Ĝojo senpacience demandis.

"Interne de la truo regas obskuro kaj nenion mi vidis."

"Enŝovu al vi la kapon en ĝin kaj atente rigardu," Ĝojo urĝis.

"La truo estas iom mallarĝa, ke mi ne povas enpuŝi mian kapon en ĝin."

"Lasu do, mi provu," Ĝojo petis.

Pro tio, ke Ĝojo estas unu kapon pli malalta ol Feliĉo, por li estas des pli malfacile atingi la truon per la rigardo.

Ĝojo provis salton kelkajn fojojn, sed vane.

Rompante al si la kapon, Ĝojo cerbumis kaj cerbumadis. Finfine saĝa ideo fulmis al li en la kapo.

Li transportis multe da ŝtonoj nesciate de kie kaj kunmetis ilin unu sur alian. Li stariĝis sur la ŝtonamaso kaj liaj okuloj facile atingis la truon.

"Kion vi vidis?" Feliĉo demandis lin.

"Estas tiel mallume, ke mi nenion povas vidi."

"Enŝovu vian kapon internen," Feliĉo aldonis.

Je tio, Ĝojo vere enŝovis sian kapon en la truon.

"Ĉu vi povas vidi?" Feliĉo demandis.

Estis nenia respondo. Post iom da tempo, subite en la truo eksonis obtuza korŝira krio: "Helpon! Helpon! Helpu min!"

"Kio okazis? Kio estas al vi?" Feliĉo demandis.

"Mia kapo kojnumiĝas en la truo, tial mi ne povas eltiri ĝin eksteren!" respondis Ĝojo per trema voĉo.

Ĝojo falis en danĝeron.

Kion fari? Kion mi devas fari? Maltrankvila kiel formiko en arda poto, Feliĉo febre paŝadis tien kaj reen sub la arbo.

Sen alia rimedo, Feliĉo tuj ekforkuris ploranta hejmen kaj petis helpon de sia patrino.

De malproksime la patrino vidis Ĝojon pendantan ĉe la trunko. Kune kun Feliĉo ŝi kuris en la direkto al la arbo, tiel rapide, kiel ili povis.

La patrino tuj ĵetis sin al Ĝojo sur la talion, kaj eksplodis per larmoj ĉe la vido, ke sia amata filo troviĝas ĉe la rando de morto.

La patrino uzis ĉiujn rimedojn, sed ĉio vanis.

Fine la patrino abrupte ĵetis sin sur la genuojn antaŭ la arbo, kaj kunmetis siajn manojn kaj preĝis:

"Ho, Dio, kompatu lin se hazarde li senintence ofendis vin. Dio mia, bonvolu do lin pardoni, senkulpigi, gardi kaj liberigi de mizero. ..."

Estas strange, ke la birdo, kiu kuŝis mortinta sur la tero, tuj reviviĝis kaj kun tirata akra ĉirpo kaj kun rapideco de sago flugis sur la arbon. Samtempe kun tio, Ĝojo eltiris sian kapon el la truo per si mem.

Ĝojo estis ekster danĝero.

"Dankon al la dia beno!" diris la patrino, kiu ridetis sub larmoj.

Sen ia ombro da dubo, la patrino kredis, ke la arbo havas en si ian dian forton, kiu benis kaj savis ŝian filon, kaj sentis, ke ŝi ŝuldis grandan dankon al ĝi.

La patrino tuj pafis sin hejmen, kaj baldaŭ revenis kun longa strio da ruĝa ŝtofo en la mano kaj ĉirkaŭligis per ĝi la trunkon de la banjano. Ŝi kategorie kredis, ke la banjano estas sankta arbo-dio.

De post tiu tago, unu fojon en ĉiu dua semajno la patrino kun Feliĉo kaj Ĝojo iris tien por bruligi al la arbo incensaĵon por ĝin danki pro ĝia beno al Ĝojo.

Tagon post tago, semajnon post semajno, monaton post monato, jaron post jaro, kun la tempo ĉiam pli kaj pli multe da homoj venas al la arbo por preĝi, por ke Dio benu ilin, iliajn familianojn kaj ĉion ĉe ili.

Nun la arbo aspektas pli juna kaj pli prospera ol antaŭe. Ĝi estas plene kovrita de ruĝaj ŝtofostrioj, similaj al pompantaj floroj, inter kiuj birdoj gaje ludas kaj melodie kantas.

Rilate la truon, ĝi nun ankoraŭ oscedas kiel antaŭe, kaj tra ĝi ankoraŭ libere flugas birdoj jen enen, jen elen.

Rido

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin