Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §1-02

(GMT+08:00) 2017-04-06 13:21:53     Redaktoro:Li Lu

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅰ LA HOMA VIVO

人生

§1-02

Sen formo de frenezo la amo ne povas esti vera amo; sen vervo en la vivo la literatura artisto ne povas eniri en la spiriton de la naturo.

Komentoj:

1. Jen la paroloj de la denaska amanto kaj la denaska talenta klerulo.

2. La aŭtoro, kiel literatura artisto, vere komprenas la vervon de la vivo.

3. Mi pensas, ke mi konas la pasion de la amo, sed mi ne havas la vervon kombinitan kun la talento.

【原文】

情必近于痴而始真,才必兼乎趣而始化。

【原评】

1. 陆云士曰:真情种真才子能为此言。

2. 顾天石曰:才兼乎趣,非心斋不足当之。

3. 尤慧珠曰:余情而痴则有之,才而趣则未能也。

Rimarko:

La Sonĝaj Siluetoj estas publikigita tiamaniere: po unu aŭ du pecoj [depende de la longeco de la peco(j)] aperas ĉiun tagon, krom la ferioj, en kompara formo de la originalo kun la traduko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin