Sonĝaj Siluetoj: Mirinda Libro | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-04-11 16:28:22     Redaktoro:Li Lu

Sonĝaj Siluetoj: Mirinda Libro

Minosun

 

La Sonĝaj Siluetoj estas kolekto el mallongaj eldiroj, elegantaj kaj delikataj, en la formo de aforismo, maksimo, sentenco ktp., el kiuj preskaŭ ĉiu estas sekvata de unu komento aŭ pluraj. Tiuj komentoj – gravaj elementoj, nedisigeblaj partoj de la kolekto – sin montras jen spritaj, inĝeniaj, kaj jen humuraj, ridetigaj.

La verkon, aŭ pli ĝuste, esearon, oni povus kalkuli kiel tian libron, kia kreiĝis por serĉi la veron, bonon kaj belon, – kompreneble, el la vidpunkto de la tiutempaj ĉinaj kleruloj. Sendube, la aŭtoro Zhang Chao (1650 - ?) [alinome Xinzhai en tiu ĉi verko] atingis la celon: en la historio de la ĉinaj beletro, kulturo, filozofio… lia Sonĝaj Siluetoj iĝas unu el la libroj nepre legataj de la ĉinaj kleruloj, kaj rangas pinte ĉe ĉiuj ĉinaj verkoj en tiu ĉi ĝenro. La esearo spegulas la tradician vivkoncepton de la ĉinaj beletristoj, tiun koncepton pri kulturiteco. Inter la vortoj kaj linioj, la akvoj kaj montoj sin animas; la luno vekas sopiron al la hejmloko; la aŭtuna pluvo igas homojn droni en tristo; la floroj kaj knabinoj aromigas sin altire kaj alloge; la neĝo invitas al promeno; la vino nemankigeblas ĉe poetoj; ktp., ktp., el ĉio ĉi odoras la originala kaj aparta gusto.

Kaj nun feliĉe! Ni esperantistoj jam povas ĝui tiun ĉi literaturan gemon en ĝia esperanta versio. La esperantigon de tiu ĉi libro ni ŝuldas al s-ro Wang Chongfang, kiu faras al si gloron ne nur en Ĉinio. Kiel grava vortaristo, li kompilis la du pezajn il-librojn: Granda Vortaro Ĉina-Esperanta kaj Granda Vortaro Esperanta-Ĉina; kiel brila tradukisto, li liveris al la publiko la jenajn tradukojn: Kamelo Ŝjangzi (romano), Ĉina Ceramiko (fako teknika), Profilo de Zhou Enlai (biografio), Analektoj de Konfuceo kaj Dao De Jing (la lastaj du: filozofio). Ne nur tiuj ĉi, sed efektive, kreiĝis el liaj manoj ankaŭ lernolibroj kaj abundaj eseoj kaj artikoloj. Kaj eĉ pli: en lia komputilo nun ankoraŭ pli kaj pli abundas kun la jaroj tradukaĵoj kaj aliaj vortaroj.

Kaj nun ni ĝojas! La Sonĝaj Siluetoj aperas en la Kampo de Literaturo! Same kiel la originalo, ankaŭ la traduko portas kun si ĉarmon plaĉan al la okuloj, meritantan por legado, eĉ relegado. La lingvaĵon karakterizas logiko, klaro, simplo kaj koncizo. La traduko estas tre facile komprenebla, oni povus tralegi ĝin eĉ sen vortaro. La stilo, pura, eleganta kaj delikata, rolas simile al tiu de la originalo. La traduko entute fidelas al la origina verko, kompreneble, ne en formo de laŭvorta tradukado, aŭ en formo de laŭfraza interpretado, sed en la ĝenerala signifo de la frazoj. Eble por iuj ĉinaj esperantistoj, la originalo nelegeblas, ĉar ĝi estis skribita en la antikva ĉina lingvo, tamen la tradukon vi povas ĝui bone kaj eĉ facile. Kaj por alilandanoj – se vi volus pli bone kaj pli profunde koni la ĉinan kulturon, la konceptojn de la ĉinaj, precipe anktivaj, kleruloj (kiuj ĝenerale estas poetoj kaj prozistoj), rilate la beletron, la estetikon, la filozofion, la arton, kaj eĉ ĉiutagan vivon de la ĉinoj – nun sin trovas bona okazo: lego de la traduko de la Sonĝaj Siluetoj.

Sed tiuj ĉi vortoj, evidente, pli multe malfortas, ol tiuj de la traduko mem. Nu, bonvolu eki al lego! Ĉiaj belo kaj saĝo sin kaŝas sub la vesto de la traduko mem!

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin