Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §1-11

(GMT+08:00) 2017-04-17 08:24:36     Redaktoro:Li Lu

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅰ LA HOMA VIVO

人生

§1-11

La granda amanto amas virinojn, sed tiu, kiu amas virinojn, ne nepre estas granda amanto. La bela virino ofte havas tragikan sorton, sed ne ĉiuj virinoj, kiuj havas tragikan vivon, estas belaj. La bona poeto ĉiam drinkas, sed ne ĉiu drinkemulo kapablas verki poemon.

Komentoj:

1. Pasioj, kiuj estas bazitaj nur sur sekso, devas esti distingitaj disde vera amo. Tragedio iafoje okazas pro granda beleco, sed alifoje havas nenian rilaton al ĝi. Tio estas nur la sorto.

2. Sin trovas ankaŭ poetoj, kiuj ne drinkas.

【原文】

多情者必好色,而好色者未必尽属多情;红颜者必薄命,而薄命者未必尽属红颜;能诗者必好酒,而好酒者未必尽属能诗。

【原评】

1. 张竹坡曰:情起于色者,则好色也,非情也;祸起于颜色者,则薄命在红颜,否则亦止曰命而已矣!

2. 洪秋士曰:世亦有能诗而不好酒者。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin