Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §1-18

(GMT+08:00) 2017-04-26 19:02:54     Redaktoro:Li Lu

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅰ LA HOMA VIVO

人生

§1-18

Kiam vi legas la romanon Ĉe la Akvorando kaj venas al la paragrafo, kie Lu Da mortige bategas la lokan tiranon Zhenguanxi aŭ kie Wu Song mortigas tigron per siaj nudaj manoj, vi certe havas senton de granda agrableco. La homo devas havi tiajn momentojn de ekstrema kontenteco, por ke li poste ne havu la bedaŭron vane vivi sian vivon. Eĉ se li ne sukcesas havi tiajn momentojn, anstataŭe li povas esperi kontentigi sin per verkado de bonaj libroj.

Komentoj:

1. Tiaj momentoj de granda kontentiĝo devas veni nature. Ili neniel povas esti pristrebataj.

2. Se vi povus mortigi Zhongshan-lupon en la fablo (homo, kiu pagas al iu malbonon por bono), tio certe estus unu el tiuj momentoj. (Fablo diras, ke la molkora klerulo Dongguo sukcese helpis lupon kaŝiĝi de ĉasisto en la la ĉasejo Zhongshan kaj apenaŭ evitis esti manĝita de ĝi. — Trad.)

【原文】

阅《水浒传》,至鲁达打镇关西,武松打虎,因思人生必有一桩极快意事,方不枉在生一场;即不能有其事,亦须著得一种得意之书,庶几无憾耳。

【原评】

1. 张竹坡曰:此等事,必须无意中方做得来。

2. 弟木山曰:兄若打中山狼,更极快意。

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin