Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §1-19

(GMT+08:00) 2017-04-27 19:58:49     Redaktoro:Li Lu

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅰ LA HOMA VIVO

人生

§1-19

Havante vivan imagon, homo povas loĝi en urbo kaj havi la senton, kvazaŭ li estas en monta arbaro; sekvante siajn fantaziojn pri la nuboj, homo povas ŝanĝi en si la malluman lokon en insulon de senmortuloj. La nobla vutong-arbo estas prenata por platano de la nekromanciistoj, kiuj rigardas ĝin kiel alportanton de malbonŝanco dirante, ke kiam granda platano kreskas en la korto, ĝia posedanto migros malproksimen… Plej multaj superstiĉoj estas similaj al tio. (vutong-arbo: ĉina falfolia arbo kun manforme-lobaj folioj, longaj tigoj, flaveverdaj unuseksaj floroj, kies blanka, malpeza kaj flekseble fortika ligno estas uzata en farado de muzikaj instrumentoj kaj diversaj iloj, kaj kies semoj estas manĝeblaj kaj ankaŭ uzataj por ole-ekstrakto, Firmiana simplex)

Komento:

Tiuj, kiuj amas platanojn, plejofte estas malriĉaj. Probable la Ĉielo ne volas, ke ni havu ĉion bonan en la sama tempo. Kaj tamen estas vere, ke en malfrua aŭtuno ĝiaj nudiĝintaj branĉoj estas tre malagrablaj por niaj okuloj.

【原文】

胸藏丘壑,城市不异山林;兴寄烟霞,阎浮有如蓬岛。梧桐为植物中清品,而形家独忌之甚,且谓梧桐大如斗,主人往外走……俗言之不足据,类如此夫。

【原评】

江含徵曰:爱碧梧者,遂艰于白镪。造物盖忌之,故靳之也。有何吉凶、休咎之可关!只是打秋风时,光棍样可厌耳!

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin