ANTAŬ LA MONTARO |Dimitrije Diso Janičić |Montenegro

(GMT+08:00) 2017-05-04 16:13:23     Redaktoro:Li Lu

ANTAŬ LA MONTARO

 

Dimitrije Diso Janičić 

Montenegro

 

Mi staras antaŭ montaro

admirita per ĝia grandeco,

pensante pri ĝiaj sekretoj

restante sur ĝia altaro

miajn demandojn.

 

Montaro nekonata,

kion kaŝas

en via verda robo?

 

Montaro alta,

kial vi boras nubojn

per ardaj pintoj?

 

Montaro trankvila,

pro kio viaj rapidaj riveroj

detruas silenton de

ordinara tago?

 

Montaro senvoja,

montru al mi

vojojn de viaj lupoj!

 

Montaro sovaĝa,

donacu al mi

sekretojn de malsovaĝaj

maldensejoj!

 

Montaro granda,

permesu ke mi malgrande

estos via printempa gasto!

 

Montaro prikantata,

aŭskultu mian kanteton

pri viaj deklivoj!

 

Montaro bela,

donacu belecon de viaj pintoj

al mia poemeto!

 

Montaro malserena,

serenigu vin

kiel signo de kompreno!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin