Kvieta Riverbordo | Rido | Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-05-08 16:51:26     Redaktoro:Xiong Linping

Kvieta Riverbordo

Rido

 

Frumatene, tuj kiam la lampiroj elŝaltis siajn vostlampojn, matenruĝo leviĝis.

Ĉio vekiĝis de sia dormo. Vekiĝis homoj, bestoj, montoj, arbaroj, riveroj, insektoj ...

Vekiĝis ankaŭ la du birdoj, kiuj, kovante ovojn, nestis en la arbetaro ĉe la rando de la kanejo tuj apud la rivereto. Ili frotis la lacajn okulojn, larĝe oscedis, kun disfalditaj flugiloj, al la suno leviĝanta oriente, kaj vigle kaj ĝissate spiris la freŝan aeron.

Nova tago komenciĝis. La ĉielo estis serena, la suno estis fajrruĝa, la vivo restis bela, kaj ili sin trovis feliĉaj kaj gajaj.

Post la matenmanĝo, la birdino diris al la virbirdo:

"Laŭ miaj kalkulo kaj antaŭsento, post kvin tagoj niaj kvar idoj estos elkovitaj. Hodiaŭ matene estas via vico garde stari. Estu multe pli singarda dum la gardostarado, se io venos, tuj donu al mi alarmon per trifoja fajfado."

"Bone, estu trankvila!" la virbirdo ĝoje kapjesis kaj tuj flugis sur la altan kaj grandan arbon ne malproksiman de la arbetaro por la gardostarado.

Tiaj ili ĉiam estis: alterne kovantaj ovojn kaj gardostarantaj. Ili havis bonan kaj klaran labordividon, nome ke kiam unu el ili kovis ovojn en la nesto, la alia staris garde sur la arbo.

Ĉe la rivereto estis tute pace kaj trankvile.

Kelkan momenton poste unu viro estis iranta laŭlonge de la bordo de la rivero direkte al la arbetaro.

La virbirdo sur la arbo vidis de malproksime la viron kaj tuj fajfis tri fojojn al la birdino. Ĉe tio, la birdino tuj fariĝis nervoza kaj singarda kaj estis preta forlasi la neston en iu ajn momento.

La viro aliris al la arbetaro pli kaj pli proksime.

La birdino jam de fore aŭdis la paŝbruon pli kaj pli proksimiĝantan. Ĝi aplombe eliris el la nesto kaj tra la arbetaro eniris inter la herbojn apudajn.

Apenaŭ la viro preterpasis la herbojn, kie la birdino kaŝiĝas, abrupte la birdino kun granda bruo batante per siaj flugiloj flugis el inter la herboj en la aeron. Tio ĵetis la viron en panikon. Kun timokrio la terurita viro saltis posten unu paŝon. La birdino flugpendis en la aero antaŭ la viro nur momenton, kaj poste faligis sin peze kiel ŝtono sur la teron kelkajn paŝojn for de li, senĉese frapante per la flugiloj la teron kaj kun raŭka ĉirpo, tutkorpe konvulsiis, kaj dolore tordis sin, kvazaŭ baraktante en agonio. Ĉe tio, la viro volis senprokraste hasti antaŭen, supozante, ke ĝi estas grave vundita kaj faras la lastan spiron.

Sed ĝuste en la momento, kiam la viro estis preta fari unu paŝon antaŭen por kapti ĝin, kontraŭ ĉia atendo la birdino tuj leviĝis de la tero, pafiĝis en la aeron, kun frapo de la flugiloj kaj kun la rapideco de fulmo flugis for.

La viro ŝtoniĝis de mirego. Li buŝaperte staris senmova surloke, kaj longe okulsekvis la birdinon ĝis ĝi perdiĝis en la vasta kaj densa kanaro.

La viro estis tute konfuzita de la neatendita sceno. Post longa momento li rekonsciiĝis el stuporo kaj timo, foriris konsternita.

La virbirdo sur la arbo klare vidis ĉion okazintan sube kaj subridis je la malsaĝeco de la viro.

La birdino haltis kaj ripozis sur la supro de la arbo meze de la kanejo. Post kiam la viro malaperis el la vido en la nebulan malproksimecon, ĝi ankaŭ ridis, dirante al si en la menso: "Kia malsaĝulo! Tio estas nur mia artifiko. Mi ne atendis, ke li vere estis trompita de mi!"

Post momento, la birdino reflugis, eniris en la arbetaron, sidiĝis en la nesto kaj kovis la ovojn kun trankvila koro. Baldaŭ ondo da dormemo atakis ĝin.

Ĉe la arbetaro denove restariĝis kvieto, krom ke gargare gluglis la rojo karambolanta kun ŝtonoj dum sia fluado, kaj gaje murmuretis la folioj milde karesataj kaj kisataj de la matena brizo.

Vidante, ke la birdino restis kvieta en la arbetaro, la virbirdo ŝtele flugis aliloken por ludi kun aliaj birdoj. Al ĝi malplaĉis longe restadi sur la arbo. Kiam ajn prezentiĝis okazo, ĝi dizertis de la posteno sen ke la birdino tion scius.

Momenton poste, alvenis alia viro.

La paŝoj aŭdiĝis pli kaj pli klare. La birdino ne sciis, ĉu tio estas en sonĝo aŭ en duondormo, kiam ĝi aŭdis la paŝbruon. Kvazaŭ subite pikita de kudrilo, ĝi tuj malfermis siajn dormemajn okulojn kaj streĉis la orelojn. Ĝi jam aŭdis la paŝbruon pli kaj pli klariĝantan. Ĝi akre riproĉis en si la virbirdon: "La danĝero jam aperis. Kiel vi ankoraŭ ne donis al mi alarmon? Kio vin okupas nun? Ĉu vi distriĝas aŭ ...?"

La viro jam troviĝas antaŭ la arbetaro. Ĝuste en tiu ĉi kriza momento la birdino, ne hezitante plu, tuj rekte sagis el la arbetaro eksteren kaj ludis ĉe la viro la saman malnovan artifikon, kian ĝi jam ludis ĉe la antaŭa viro.

Sed la viro estis saĝa kaj riĉa je scio kaj sperto. Li sentis nek timon, nek surpriziĝon, ĉar li bone sciis, ke tio estas la artifiko de la birdino por forlogi lin for de ĝia loĝejo.

Post kiam la birdino forflugis, la viro direktis siajn paŝojn al la arbetaro, klininte sin, permane ambaŭflanken dispuŝis la branĉetojn plenajn de dornoj. Li disradiis ĝojon kiam li trovis sur la tero neston kun kvar ovoj en ĝi. Li al ili faris nenion kaj kuris hejmen en rekorda tempo.

Nelonge post la foriro de la viro, la virbirdo, tre laca kaj elturmentita de la amuziĝo, reen flugis sur la arbon. Ĝi sciis nenion pri la okazintaĵo. Baldaŭ ĝi dormemiĝis. Pro la timo, ke la birdino vidos ĝin dizerti, ĝi kaŝis sin inter densajn foliojn, kaj enfalis en profundan dormon, kun la kapo kaŝita sub la flugilo.

La viro faris por la birdo kaptilon el ĉevalharoj, kaj poste tuj revenis al la arbetaro kun ĝi en la maldekstra mano kaj kun birdkaĝo en la dekstra. Koincide tiam la birdino ne estis en la nesto kaj la virbirdo ankoraŭ estis ĝuanta tre dolĉan sonĝon kaj sciis nenion pri la alveno de la viro. La viro rapide metis la kaptilon ĉe la neston, poste fulme foriris, kaŝis sin post arbo en iom granda distanco kaj gvatokule atendis la birdinon reflugi kaj eniri la arbetaron.

Post nelonge la birdino, serĉinte por si nutraĵon, reflugis sur la arbon, sur kiu la virbirdo devus garde stari. Ĝi estis tre furioza kaj volis ordigi al la virbirdo la kapon pro tio, ke ĝi ĵus ne donis fajfadon. Fine la birdino ne trovis sian edzon, kiu sin kaŝis kaj profunde dormis inter densaj folioj. Poste ĝi reflugis de la arbo en la arbetaron. Ĝi ne rimarkis la kaptilon metitan de la viro. En la ĉirkaŭaĵo regis paca silento kaj ĉe la nesto ĉio estis en ordo kaj restis kiel antaŭe. La birdino sidiĝis sur la ovoj en la nesto, kaj baldaŭ la dormo ankaŭ eklulis ĝin.

Vidante, ke la birdino reiris la arbetaron, la viro disradiis ridetojn, frotante al si la manojn pro ĝojo kaj murmuretante al si mem: "Hahaha! Vi baldaŭ apartenos al mi!"

Pasis longa tempo, konstatinte, ke la birdino jam estis enirinta tra la kaptilo la neston, kun la kaĝo li alpasis per paŝoj delikataj kiel tiuj de kato.

La virbirdo ankoraŭ troviĝis en la ŝtona dormo kun kapo kaŝita sub flugilo kaj ne donis alarmon.

Kun kurbigita dorso, la viro leĝerpaŝe estis alpremiĝanta al la arbetaro paŝo post paŝo. La birdino en somnolo nenion perceptis. Kiam la viro estis jam en la distanco de malpli ol du paŝoj de la arbetaro, li senatente surpaŝis velkintan branĉeton kuŝantan surtere. La abrupta kristala krako de rompita branĉeto vekis el la somnolo la birdinon, kiu, terure timigita kaj surprizita, sen perdi momenton disvolvis la flugilojn kaj intencis elflugi el la arbetaro, sed malsukcesis pro tio, ke ĝiaj flugiloj alkroĉiĝis al la ĉevalharoj. Ĝi superforte frapadis per la flugiloj kaj pene baraktis por sin liberigi.

Je tio, la viro senprokraste ĵetis sin antaŭen kun malfermitaj brakoj kaj kaptis ĝin sen granda peno.

Ondo de histeriaj korŝirantaj akraj krioj de la birdino traŝiris la aeron, frakasis la trankvilon de la riverborda mateno kaj ankaŭ elŝiris la virbirdon el la morta dormo. Jam estis tro malfrue, kiam ĝi volis fajfi. Ĝi pentis, ke ĝi ne devis dormi tiel morte. Ĝia koro disŝiriĝis ĉe la vido, ke ĝia amata edzino falis en la manojn de la viro. Memriproĉo kaj rimorso pikis ĝin. Ĝiaj okuloj ĵetis fulmon. Ĝi tre volis, riskante sian vivon, ĵeti sin suben kaj repreni la birdinon el la manoj de la viro, sed ĝi rezignis la ideon ĉe la penso, ke la ovoj bezonas esti kovataj kaj flegataj. Por la nekovitaj idoj ĝi estis devigata sufoki siajn koleron kaj doloron en la koro, kun larmoj en la okuloj.

La viro senhaste enkaĝigis la birdinon, kaj poste li riparis la difektitan kaptilon kaj denove metis ĝin ĉe la nesto. Li bone sciis ke estas alia birdo, ankaŭ kiun li forte deziris enmanigi.

Tra la larmoj la virbirdo vidis ĉion faritan de la viro kaj ekkomprenis la insidan intencon de la viro.

Plena de ĝojo, la viro iris hejmen kun la bela birdino. Survoje la birdino nekomprene demandis al la viro:

"Sinjoro, mi jam estas en viaj manoj, kompreneble estas tute neeble por mi eskapi el via mankavo, sed io konfuzas min, kiel vi travidis mian artifikon kaj kiel vi sciis, ke en la arbetaro estas nesto?"

La viro respondis kun gaja grimaco:

"Mi volas sciigi al vi du aferojn. La unua estas: ne pensu, ke ĉiuj estas stultaj kaj povas esti tiel facile trompitaj de vi. La dua estas: vi ne devis elflugi el la arbetaro kiam vi aŭdis miajn paŝojn. Por diri al vi la veron, se ne pro tio, ke vi elflugis el ĝi kaj ŝajnigis vin morta, mi tute ne sciis, ke en la arbetaro nestas birdo kovanta ovojn."

Aŭdinte tion, la birdino tre pentis pri sia ago, sed estis jam tro malfrue.

Post la reveno hejmen, la viro donis al la birdino manĝaĵon, sed tiu ĉi rifuzis manĝi, eĉ ne ĵetis al ĝi unu rigardon, dirante: "Mi preferas morti de malsato ol manĝi vian manĝaĵon."

Kolerigita, la viro forĵetis disten la manĝaĵon, dirante en si: "Mi estas certa, ke vi malsatos. Mi atendas, ke vi petos de mi kompaton kaj manĝaĵon!"

La birdino banis sin en siaj larmoj la tutan tempon pro pensado pri siaj karaj ovoj kaj edzo. Ĝi penis kalkuli en si, kiel ĝi povus elturniĝi el la embarasa situacio.

Longan momenton poste, kiam la virbirdo vidis ke la viro jam foriris, ĝi flugis de la arbo en la arbetaron. Kun forte batanta koro kaj kun granda singardemo ĝi evitante la kaptilon enŝoviĝis en la neston kaj daŭre kovis la ovojn kun streĉitaj oreloj kaj okuloj.

En la tagmezo de la sama tago, tuj post la tagmanĝo, la avidema viro refoje reiris por kapti la virbirdon. Sed li ne sciis ke la virbirdo estas mirinde saĝa kaj prudenta.

Kiam la virbirdo de malproksime aŭdis la paŝojn pli kaj pli proksimiĝantaj al la arbetaro, ĝi ne disfaldis la flugilojn kaj tre singarde, nerimarkite elglitis tra la kaptilo el la nesto, kaj malaperis en la kanaron.

Estis nenio en la nesto krom kvar ovoj, kaj la kaptilo restis tute sendifekta sur sia loko same kiel antaŭe.

La viro revenis hejmen, deprimita kaj trista, kun malplenaj manoj.

Tuj post la foriro de la viro, la virbirdo tra la kaptilo tre singarde reglitis en la neston kaj kovis la ovojn.

Frumatene en la sekvanta tago, la viro ankoraŭfoje iris tien por kapti la virbirdon, kiu, aŭdinte la kresĉendan paŝbruon, tuj senbrue forŝteliĝis.

La viro nenion trovis, kaj hejmeniris, ree kun kapo penda kaj kun nazo longa.

Ĉe la aŭroro de la tria tago, li denove iris tien provi la fortunon, sed nenion li rikoltis same kiel en la antaŭaj du fojoj.

La sopirego al la edzo kaj la baldaŭ elkovotaj idoj kaj soifo kaj malsato ekstreme turmentis kaj konsumis la birdinon. Ĝi malvigliĝis, malgrasiĝis, malfortiĝis, preskaŭ kolapsis, kaj la tutan tagon najlis sian rankoran kaj sombran rigardon ekster la kaĝon, rigide, senhelpe, dolore kaj malespere.

Vidinte ke la viro hejmen venis kun malplenaj manoj kaj kun malserena mieno en sinsekvaj tri fojoj, la birdino havis la senton, ke la virbirdo kaj la ovoj estas sekuraj. Ĉe tio, ĝia sanganta koro konsoliĝis kaj ĝiaj zorgoj malpeziĝis, kvazaŭ peza ŝtono defalis de ĝia koro. En la sama momento brila ideo krepuskiĝis en ĝia kapo.

Ĝi alvokis al si la viron, almozuline petante:

"Sinjoro, jam de pluraj tagoj mi nenion manĝis, nun mi preskaŭ malsatmortos. Rapide donu al mi manĝaĵon, mi estas terure malsata!"

Aŭdinte tion, la viro tuj demandis kun longigita vizaĝo:

"Bone! Sed antaŭ ĉio permesu al mi meti demandon al vi: kial mi iris tien tri fojojn kaj ne vidis la alian birdon? Diru al mi kie ĝi estas?"

La birdino tuj komprenis, ke la viro celis eltordi el ĝi la informojn pri la virbirdo. Pripensinte iom da momento, ĝi respondis:

"Mi ne diru tion al vi, antaŭ ol mi kvietigos mian malsatan stomakon, kiu murmuras pro malpleno."

Sen alia rimedo, la viro obeeme alportis manĝaĵon al la birdino. Tiu manĝegis.

Sate manĝinte kaj trinkinte, la birdino diris kun serena mieno:

"Sinjoro, multe pli bele kaj komforte estas ĉi tie, ol en la arbetaro, anstataŭ foriri mi decidas resti ĉe vi por eterne. Mi tre esperas, ke vi laŭeble baldaŭ kaptu la virbirdon, hejmen alportu ĝin kaj la neston kun la ovoj, kaj metu ilin kune kun mi en la kaĝon, ĉar mi estas tre solece izolita kaj mizera kaj tre sopiras al ili. Mi ne povas malhavi ilin. Sen ili ĉe mi, mi nek ĝojas nek povas vivi bone. Se mi mortos de melankolio, vi havos nenion!"

Sur la trista vizaĝo de la viro tuj aŭroris rideto. Post mallonga konsidero, li sondtone demandis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo:

"Birdo, mi eĉ ne scias kie estas la virbirdo, kiamaniere mi kaptos ĝin?"

La birdino respondis:

"Supozeble vi ne scias, ke la virbirdo ne reiros la neston se ĝi ne vidos min! Plej bone estas, ke vi malfermu la kaĝon kaj ellasu min, por ke mi reiru kaj kunestadu kun ĝi. Mi garantias al vi, ke vi povos ne sole kapti nin ambaŭ per unu fojo, sed ankaŭ ricevi kvar idojn en la proksima estonteco, kondiĉe ke mi restos kun la virbirdo!"

Je tio, la viro tuj alprenis seriozan mienon. Kuntirante la nazon, li diris inter la dentoj:

"Vi, ruza kaj artifikema birdo ĉiam majstranta pri eltrovaĵoj, denove intencas ludi ĉe mi malpurajn artifikojn? Ĉu vi celas forsavi vin? Mi ne kredas viajn vortojn, ankaŭ mi ne lasos min trompi de vi! Ĉesu kun via ruzaĵo!"

La birdino serioztone diris:

"Vi ne bezonas havi skrupulon. Tio, kion mi diris al vi, estas vere el mia bonfaremo kaj tute celas vian bonon. Mi intencas nek artifiki, nek trompi vin. Mi havas idojn ankoraŭ ne elkovitajn, mi ilin tre amas kaj estas kovanta, kiel mi povas forsavi min sen zorgo pri ili? Bonvolu forpeli ĉiujn dubojn!"

La viro estis avidulo. Granda avideco ekregis lin. Sur lia vizaĝo baraktis dubo kaj hezito. Jen gratante sin post la orelo, jen frotante al si la frunton, li maĉis kaj remaĉis la vortojn de la birdino, sentante, ke ili ŝajnis tute kredeblaj. Pesinte la gajnojn kaj la perdojn, fine li cedis al la propono de la birdino.

"Bone! Mi konsentas forliberigi vin!" la viro deĵetis de si la seriozecon kaj diris kun malica rideto. "Sed se vi aŭdacas trompi min, mi iros disrompi viajn ovojn kaj malkonstrui vian neston!"

"Komprenite! Faru, kion vi volas!"

Fine la buŝa interkonsento estis tiel farita post longaj marĉandoj.

Antaŭ la forflugo, la birdino foj-refoje avertis al la viro:

"Kara sinjoro, nepre memoru: vi iru kapti nin ne pli frue, ol post du tagoj, alie, vi nenion akiros. Adiaŭ!"

Ĉe la lastaj vortoj, la birdino forflugis kiel sago direkte al la riverbordo.

La viro ne sciis, ke la ovoj krevos kaj la idoj elkoviĝos post du tagoj.

Frumatene post du tagoj, la viro leviĝis tuj kiam la koko kokerikis la unuan fojon. Turmentata de longa atendo, sed ebria pro dezirego, la viro kun malplena kaĝo sagis tien por kapti unufoje la du birdojn, plena de espero kaj ekscito.

Sed je lia desapontiĝo la du birdoj estis for kaj en la nesto nur postrestis rompitaj pecoj de ŝeloj. La kaptilo restis tute netuŝita kaj sendifekta sur la loko same kiel antaŭe.

Antaŭ kelke da horoj la ovoj jam krevis, kaj la birdidoj elŝeliĝis, sin forsavis, kaŝiĝis inter herboj.

La viro ĉirkaŭkirliĝante apud la arbetaro kaj ĉirkaŭrigardante traserĉis la du birdojn en ĉiuj anguloj dum longa momento, sed li nenion trovis.

Frapante al si la kapon, la viro subite ekkonsciis, ke li estis trompita de la birdino. Li falsidiĝis seniluziiĝinta teren. Senlima pento forte ronĝis lin. Kun larĝe malfermitaj okuloj, li turnis la rigardon, jen de la malplena nesto al la malplena kaĝo, jen de la malplena kaĝo al la malplena nesto, kaj poste li eksplodis en ploron, senĉese batante permanplate la teron.

Tamen la du birdoj sur la arbo en ne granddistanca loko tre klare kaj melodie fajfis, ĝoje kaj gaje dancis svingante sin tien kaj reen.

Kaplevinte, je la ekvido de tiu sceno, la viro, obsedata de pento, freneze ŝiris al si la harojn, batadis al si la bruston, tordis al si la manojn, kaj svenis de kolero.

Depost tiam, anstataŭ en la arbetaro la du birdoj konstruis sian neston inter la branĉoj de alta arbo aŭ en la krevaĵoj de la roko aŭ en la kaŝejo de la rokkrutaĵo. For de ajna danĝero kaj minaco, ili vivis vivon liberan kaj senzorgan, ĝojan kaj plezuran, kiel ĉe la brusto de Dio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin