DULITA ĈAMBRO | Lenke Szász | Rumanio

(GMT+08:00) 2017-05-08 16:55:39     Redaktoro:Xiong Linping

DULITA ĈAMBRO

Lenke Szász

Kun pensio, kiu valoras malpli ol 300 eŭroj, ni ne apartenas al la kategorio de „ riĉa eksterlanda turisto". Tiu „ ni" signifas: mia kolegino kaj mi, kiuj kune feriis en Grekio dum unu semajno. Ekster la turisma sezono, en septembro. Mi elektis jam en januaro la ekskurson, kiu kostis nur 150 eŭrojn, se oni pagas ĝis la fino de januaro. Temas pri dulita ĉambro, ĉar la unulita estas pli multekosta. Miaj amikinoj ne vojaĝas eksterlanden. Ne permesas longan vojaĝon la sano de ili aŭ de la edzo. Kiu estos la dua persono por la dulita ĉambro? Mi pridemandadis konatulinojn, fine mi trovis iun, kiu pretis kunvojaĝi. Mi trovis inter la anoncitaj ekskursoj ion specialan por mi – insulon. Insulo! Vekiĝis en mi la nostalgio de mia infanaĝo, vekita de „ Mistera insulo", „Trezorinsulo", „Robinson Crusoe" ktp.

Dum ok monatoj mi revadis pri tiu ekskurso al greka insulo. Unue mi nombris la monatojn, ĝis la ekvido de la sopirata insulo. Pasis monatoj, sekvis semajnoj, poste nur tagoj. Intertempe mi serĉis en la reto informojn pri la insulo, printis ĝian mapon, kaj planis viziti ĉiujn vidindaĵojn ( Ja la mapo de la insulo etendiĝis sur paperfolio A4…)

Alvenis la tago de la ekvojaĝo. Mi enpakis la plej necesajn vestaĵojn, iom da nutraĵoj kaj fotilon. Tiu lasta fakte estas por mi la unua, la plej grava, ĉar mi estas pasia fotantino.

Ankaŭ mia kunulino kunportis fotilon, sed por ŝi pli gravis la gardrobo kaj la manĝaĵoj en fridtaŝo. ( Ŝi estas lerta kuiristino – jen la unua diferenco inter ni. )

La duan tagon, post tutnokta vojaĝo per aŭtobuso kaj fine per pramo, ni atingis la insulon. Posttagmeze ni devis ĉeesti inform – kunvenon apud taverno. Post multa vagado, demandado, kie troviĝas tiu taverno, ni trovis ĝin finfine. La juna gvidanto kun rapida parolo elnombris la aferojn: strandoj, restoracioj, ekskursoj, eblecoj lui biciklon, aŭton ktp. Tro longe li parolis, tro rapide, la plej multaj informoj ne interesis min. Mi forgesis kunporti tre necesajn pecojn de vestaĵo, do mi devis aĉeti surloke aliajn. Trovi vendejon por aĉeti antaŭ la vesperiĝo! Mi diris al la kunulino, ke mi ne plu ĉeestos la informan kunvenon, ŝi iru hejmen ( al nia vilao) kune kun la aliaj kunloĝantoj. Ŝi estis malkontenta, sed mi decidis kaj ekiris. Kiel aĉeti la necesan vestaĵeton sen scii la grekan aŭ la anglan vorton? Jam mi aĉetis foje kombilon pantomime montrante, kion mi volus fari per tiu ilo, sed kiamaniere mi montru la korpoparton, kiun la aĉetota vestaĵeto devus kovri?... Nu, greka dio ( ĉu Hermes? ) montris al mi korbeton sur trotuaro antaŭ vendejo kun la dezirata objekto. Iom tro hm… seksa por mia aĝo, sed nepre necesa. Mi aĉetis ĝin, kaj plena je venkosento, fiere mi ekiris al nia unusemajna „ hejmo". Mi montros al mia hezitema, mallerta kunulino, ke mi sukcesis aĉeti sen lingvoscio! ( Ni ne konas la grekan, nek la anglan lingvojn.) Mi serĉis en la reto dekduon da grekaj vortoj, sed post la tutnokta vojaĝo, laca, mi rememoris nur „ Bonan matenon!" kaj iomete miris, ke la vendisto ne respondas per la sama vorto. (Ja estis la 8a horo, vespera… )

Mi do ekiris fiera hejmen, kiel mi estis elturniĝema en fremda lando, fremda urbo! Mi ekiris en la supozata direkto, kie devas esti nia vilao, sed ĉiu strato ŝajnis al mi tute nekonata. Mi ne trovis la vilaon, vane mi iris en diversajn stratojn. Mi komencis panikiĝi. Vesperiĝas, kaj kiam estos tute malhele, la ŝanco trovi la vilaon estos nulo. Mi devos tranokti sur marborda benko. Mi ekvidis taksion, kaj alparolis la taksiiston Alparolis? Mi nur diris la nomon de la vilao per demanda tono. Li ŝajnis ne scii, kie tiu vilao troviĝas. Li ekprenis poŝtelefonon, kaj demandis iun, sed ŝajne ankaŭ la demandito ne sciis respondi. Alvenis alia taksiisto, sekvis konversacio pri la serĉata vilao - nenia rezulto. Vesperiĝis. Fine alvenis juna virino, same taksiistino, ŝi solvis la enigmon. Mia ŝoforo antaŭdiris la prezon: 5 eŭroj. Mi devis akcepti tiun prezon, anstataŭ tranokti surstrate. Post eble kvin minutoj ni estis ĉe mia vilao. Mi diris al la kunulino, ke mi vojeraris, kaj longe serĉadis la ĝustan straton. Mi prisilentis la aferon kun la taksio.

Matene mi volis ekiri, laŭ mia kutimo, por fotadi, profiti la bonajn matenajn lumojn kaj ĝui la „grekan matenon". Ĉu vi ne atendos min? Ĉu ni ne iros kune?" – ŝi demandis kolere? „Se mi estus sciinta, ke vi estas tia, mi ne estus veninta kun vi".- ŝi diris. Mi ne volis diri la samon al ŝi, mi nur diris, ke ĝis nun mi ĉiam loĝis kun nekonatulinoj eksterlande, sed neniu postulis, ke mi ĉiam akompanu ilin. Kaj ni bone fartis, ili pasigis la tempon sur la strando, mi vagadis kaj fotadis, posttagmeze, dum la „ siesta" kaj vespere ni babiladis en la ĉambro. Vi ne estas infano, kial mi akompanu vin? Fine mi diris : „ Mi ne detruos mian feriadon por vi!" kaj ekiris kolere. La kolero kontraŭ ŝi ne ekis en tiu momento. Dum la longa vojaĝo mi devis aŭskulti senfinajn rakontojn pri ŝiaj gepatroj, parencoj, gekonatuloj, en „ paŭzoj „ ŝi kantadis aŭ recitis poemojn, kaj kiam ankaŭ mi ekparolis, ŝi diris: „ Tio ne interesas min. „ Kiam la duan fojon ŝi silentigis min, mi diris al ŝi malĝentile: „Kaj vi kredas, ke min interesas viaj longaj rakontoj pri viaj parencoj kaj konatuloj?" Mi ne ŝatas esti malĝentila, sed mi ne povis elteni. Precipe ne la katenigon, ke mi devus esti ĉiam kun ŝi.

Nu, bone, mi estis malĝentila, sed mi – eskapis de ŝi! Mi ekiris sur la preskaŭ senhomaj stratoj, la turistaro ankoraŭ ne surstratiĝis, estis freŝa mateno. Sur la marbordo fiŝistoj riparadis retojn, aro da diverskoloraj katoj kaj kelkaj mevoj atendis, ke ili ĵetos fiŝetojn al ili. Mi faris multajn fotojn pri tiaj scenoj ĉiun matenon, dum nia unusemajna ĉeestado sur tiu insulo. Fojfoje mi zumkantadis, kiam neniu estis proksime. Antaŭ la ekveturo al la insulo, mi trovis en You Tube tre ŝatatan kanton, „ La Paloma". Pola kantistino kun akordiono kantis ĝin sur marbordo, kaj tre ravis min. Ĉiam ĝi revenis en mia memoro. En la plej bona animstato mi revenis al la vilao. La kunulino matenmanĝis. Mi diris al ŝi gaje, ke ni povos ekiri, promenadi kune. Tiel ni faris, kaj hazarde malkovris mirinde belegan lokon. La blua maro brilis en matena lumo, ondoj atakis la pentrindajn rokegojn, ni foje kaj refoje ekkriis kun eŭforio: „Bela! Belega!" kaj fotadis, fotadis. Mi eklevis ambaŭ manojn pro entuziasmo, pro feliĉo, sur ŝtonego staranta, ŝi fotis min, mi fotis ŝin. Sed la foto, kiu devintus montri feliĉon pro la malkovro de tiel belega loko, montras personon starantan kun levitaj manoj kaj senespera vizaĝo. Mi similis al ŝiprompulino, kiu konstatas, ke la ŝipo, al kiu ŝi mane signis, ne rimarkis ŝin , kaj foriras. Kial? La komence ĝojplena rideto malaperis, ĉar la kolegino tro longe rigardis tra la fotilo, por trovi la plej konvenan kadron.

Ŝi deziris partopreni ekskurson al tradicia greka vilaĝo montara. Ankaŭ mi ŝatintus viziti tiun vilaĝon, sed la ekskurso kostis 29 eŭrojn, tro multe por mi. „Vi iru, se vi deziras." – mi diris al ŝi . „Ĉu sola?! „- ŝi respondis indignita. „ Vi ne estos sola, ja ankaŭ aliaj ĉeestos, ne sola vi estos en la buso. „ Sed kiel mi estu kun nekonatuloj?" Ŝi rezignis malkontenta.

Alvenis la dimanĉo. Kion fari hodiaŭ? Ŝi proponis viziti preĝejon. „Iru vi." - mi diris. „- Sola? Mi ne scias, kie estas la preĝejo." Sed mi diris al vi: Kie ni iris hieraŭ al la strando, dekstre estas strateto, videblas la preĝejeto." „Sola mi ne iros. „- ŝi diris malkontente.

Mi pensis, ke mi ne eltenos aŭskulti ŝiajn rakontojn kun multaj detaloj la tutan tagon, mi decidis ekiri al tiu vilaĝo, kiun ni deziris viziti, sed mi rezignis pro la alta prezo. Se mi trovos la vilaĝon ( Jam mi eksciis la direkton, sed ĉiuj proponis buson. Ja tiu vilaĝo troviĝas je 15 km for. ) Bone, almenaŭ la direkton mi jam scias, dumvoje mi plu demandados. Tiamaniere mi atingis longan vojon tra arbaro. Vigle kaj gaje, zumkantante mi marŝis, sed baldaŭ la nova sandalo vundis mian piedon. ( Antaŭ la ekskurso mi trovis en la reto blogojn, en kiu oni skribis, ke estas facile rekoni hungaran turiston eksterlande, ĉar li portas sandalojn kun ŝtrumpeto. Mi ne volis aspekti kiel tipa hungara turisto, do mi ne portis ŝtrumpetojn. Kaj antaŭ mi estas pli ol 10 km, kun vundo sur la piedo! Ne gravas, mi ne rezignos! Nur anstataŭ la vigla marŝo kun gaja kanto, mi paŝadis malrapide en la varmego, kun doloranta vundo, kaj ekkantis mallaŭte: „Mia panjo, en la mondo/ Kie estos mia tombo?"…

Foje preter mi iris du biciklantaj knabinoj, verŝajne turistinoj, ne lokanoj. Mi diris la nomon de la celita vilaĝo per demanda tono kaj montrante la direkton per mano. Ili jesis, do mi iras sur la ĝusta vojo. Apud la vojo mi vidis multajn figarbojn, tiel kutimajn en Grekio, kiel ĉe ni la sambuko, sed por mi tre interesajn. Ja oni konas la figon kiel dolĉaĵon aĉeteblan en vendejo, ne kiel arbon.

Kelkfoje mi kredis, ke mi devintus sekvi flankan vojon, eble mi vojeraris, ĉar jam mi certe piediris pli ol dekkvin kilometrojn. Mi ekaŭdis sonsignalilon de aŭtomobilo, kiu ekhaltis, kaj la ŝoforo, juna virino mansignis al mi. Mi diris la nomon de la vilaĝo, ŝi jesis komprene. Kiam mi diris la nomon de la urbo, de kie mi piedmarŝis, ŝi eligis miran sonon. „ Efharisto!" ( Dankon.), mi diris post kelkaj minutoj, kiam ni atingis la vilaĝon. La bonkora nekonatulino foriris. Mi vizitis la vilaĝon, aĉetis botelo da greka vino por mia filo kaj frandaĵojn por miaj genepoj. Mi trinkis freŝan, malvarman akvon el fonto, faris fotojn kaj ekiris reen. Nun mi jam sciis la ĝustan vojon, nur mi devos atingi la hejmon antaŭ la vesperiĝo. Ie mi iris erare al flanka vojo, kaj atingis pli frue la vilaon, kie la konatulino kolere diris, ke tio ne interesas ŝin, kiam mi komencis rakonti pri la ektrovo de la vilaĝo. „Nun vi estas laca, kaj ne venos kun mi. Mi estis hejme la tutan tagon!" ( Estis la 15a horo.) „Sed kial vi ne iris ien, ja nun vi konas la vojon?" „Kiel mi iru sola?"ŝi respondis riproĉeme. „ Nu, ni iru nun kune! „ mi diris defie ( malgraŭ la vundo sur la piedo). Ŝi vestiĝis, kaj ni ekiris kune al la strando. Nek ŝi, nek mi scipovas naĝi, ni nur staris en la marakvo ĝis genuoj, sed tio bone efikis al miaj lacaj piedoj, forigis la muskolan febron.

Por la vundo mi havis nenian kuracilon, mi ŝmiris ĝin per olivoleo. La turisma gvidanto proponis ĝin dum la informa kunveno, kaze se nian piedon vundos ekino.

Dum la sekvintaj tagoj mi ekiris al matena promenado, fotado, la kunulino matenmanĝis ( ŝi kunportis multajn manĝaĵojn), kiam mi revenis, ŝi vestiĝis, kaj ekiris kune promenadi. Posttagmeze, kiam la varmego mildiĝis, ni iris kune al la strando, tiel ŝi kontentiĝis. Ankaŭ vespere ni promenadis kelkfoje.

Mi forgesis mencii, ke foje mi ekiris sola dum la varmegaj horoj por „ eskapi" de ŝiaj senfinaj babiladoj – kantadoj – recitadoj, kaj mi malkovris la restaĵojn de antikva teatro nun renovigata. De la teatro mi sekvis arbaran vojeton, kaj eble mi piediris almenaŭ tri kilometrojn inter pinarboj, en bona aero. Sur la vojo brilis ŝtonetoj, mi kunprenis kelkajn. Bedaŭrinde, mi ne konas la nomon de la ŝtono, en kiu estas brilantaj eroj, tre belaj. Iuloke videblis la lazura maro tra la pinarboj, mi faris belajn fotojn. Vesperiĝis, mi atingis kapeleton sur monteto, tre bela estis la pejzaĝo, la marborda urbo kun vesperaj lumoj kaj lumigita ŝipo sur la malhela maro. Feliĉe mi iris „ hejmen", al la vilao, kie la kunulino vespermanĝis. Poste ni faris vesperan promenadon. Ni eksidis sur benko en eta parko, kaj ni kantis mian ŝatata kanton, „ La Paloma". Ironie mi diris, ke ni aspektas kiel maljuniĝintaj primadonoj, sed ŝi ne aprezis tiun komparon. Mi konstatis dum nia kunesto, ke al ŝi mankas la humursento, eĉ ŝi ne ridetas, se mi diras ion amuzan.

Nu, bone. Fino bona, ĉio bona. Mi fartis bone sur la sopirita insulo, faris multajn belajn fotojn, aĉetis grekajn donacojn al miaj gefiloj, genepoj, amikinoj, kaj nun mi estas hejme, vere „ hejme", kaj atendas (?)la aŭtunon, la vintron. Eble venontan someron mi havos denove la bonŝancon pasigi semajnon en Grekio. ( Se ankaŭ Dio volos. )

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin