Sonĝaj Siluetoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §1-33

(GMT+08:00) 2017-05-18 13:28:50     Redaktoro:Li

SONĜAJ SILUETOJ

幽 梦 影

verkita de ZHANG CHAO

(清)张潮

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

Ⅰ LA HOMA VIVO

人生

 §1-33

Sin trovas homoj, kiuj havas la belecojn de arbaroj kaj montoj antaŭ siaj okuloj, sed ilin ne aprezas: tiuj estas la fiŝistoj, la arbohakistoj, la terkulturistoj, la bonzoj kaj la taŭistaj pastroj; sin trovas aliaj homoj, kiuj havas ĝardenojn, terasojn, belulinojn, sed ofte ne sukcesas ilin ĝui pro manko de tempo aŭ de kulturo: tiuj estas ĝuste la riĉaj komercistoj kaj la altrangaj oficistoj.

Komento:

Sin trovas homoj, kiuj havas bonan nutraĵon kaj ne povas ilin ĝui — la kuiristoj; kaj homoj, kiuj ĉiutage tuŝas rarajn eldonojn de libroj kun belaj bindaĵoj sed ne povas ilin legi — lepismoj [vermoj, kiuj ronĝas librojn] kaj librovendistoj.

【原文】有山林隐逸之乐,而不知享者,渔樵也,农圃也,缁黄也;有园亭姬妾之乐,而不能享、不善享者,富商也大僚也。

【原评】弟木山曰:有山珍海错而不能享者,庖人也;有牙签玉轴而不能读者,蠹鱼也,书贾也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin