Sicilio, Esperanto kaj civilizacio | Giuseppe Campolo | Italio

(GMT+08:00) 2017-05-23 15:36:12     Redaktoro:Xiong

PRELEGO POR PACO de Giuseppe Campolo (Sam Samideano). Esperantigis Nicola Morandi

Sicilio, Esperanto kaj civilizacio

La homa socia sistemo aktuale reflektas la kruelojn reciprokajn rilatojn, kiujn en la naturo la estaĵoj plutenas pro neceso de pluvivo, kiel individuoj aŭ specio.

Sur nia planedo, kie viva karno devas sin nutri per viva karno por pluvivi, la antikvuloj interpretis la korŝiron pro embuskoj kaj tragikajn vivfinojn, kiel volon kaj plezuron de dioj, tiom ke ili taksis necesa la teruran submetiĝon ritigi la oferbuĉadojn por igi ilin pli favoraj.

Ni, avanaj predistoj, spertaj pri kondamnado kaj absolvado, dum ni malestimas ilin kiel barbarojn, daŭrigas manĝegi laŭ la nutroĉeno. Sur ĉi tiu sfero je beleco kaj morto, amata Tero, kiu mortigas nin kaj, oni opinias, kiun ni mortigos, ni homoj, kun obstina idealismo, pensis esti kapablaj renversi tiun brutalan procezon, kiun la naturo transdonis al ni, per la paca kaj neperforta civilizacio, miskomprenante.

Longa dramo de homa genro, preterpasi brutecon! Ekde kiam ni klopodis de tio malproksimiĝi, sukcesante en tia afero nur duone, la antikvuloj, kiuj estas ankoraŭ en ni, disŝiras nian psikon. Kaj tia nia turmenta ena duvizaĝeco, speguliĝas en la mensoga demokratio, kiun ni konas.

La skizoida homo povas nur krei hipokritan demokration, kiu simple estas la absurda pretendo reglamenti tion, de kio li ne sukcesas liberiĝi: t.e. la dominado; kiu forevitas ĉian regulon, agnoskas nur sin mem kaj ne estas kapabla respekti ion ajn; ĝia ĉefa instinkto estas disŝiri, tiel favorante la antikvan ordonon kun la plena kontentigo de tiu, kiu gastigas ĝin kaj sen esti interne disiĝinta, kiel male la ordinaraj homoj estas truditaj esti. Civilizi la dominadon estis ideo genie freneza, eksperimento pri hibridigo, kiu produktis, tiun lumineskan monstron, kiu estas la kaŝita dominado.

Ĉi tiu estas la ŝlosilo por kompreni la hieraŭan kaj hodiaŭan mondojn, la militon kaj la mensogan pacon, la predistojn kaj predatajn de la verda kaj griza ĝangalo, t.e. la merkato. Kompreni la trankvilan konsciencon de tiu, kiu realigas la sisteman oferbuĉadon de la bestoj, faras genocidojn, malsatigas, konkeras, alproprigas al si, sklavigas, neniigas rajtojn, justecon kaj ĉian mizerikordon, ĝuante la ebriecon pri tio; li absolute agas laŭ la linio de la perfortaj kaj senkompataj principoj, kiuj validas ekde la Kreado; li estas preter la kontraŭdiroj, ĉar lia tuta ekzistado partoprenas en la logika – geometria, ekvilibra kaj glacia – senindulgo, kiu estas imanenta leĝo.

Ĉiuj Konstituciaj Ĉartoj validantaj koncernas la malnovan eraon de la hipokrita dominado, laŭ siaj genezo kaj enhavo. Preskaŭ ĉiuj, kiuj hodiaŭ honoras sin per titolo de kostitucijuraj spertuloj, mirige sen kritika kapablo, estas nur kleruloj pri senvalora kodo, kiu koncernas alian mondon.

La konstitucioj ne devas esti alĝustigataj aŭ ĝisdatigataj, devas esti revoluciataj, anstataŭataj; pro tio oni bezonas alispecajn pensistojn. Ĉi tiuj estontuloj, nekutimiĝintaj spertuloj pri konstitucijuro, devas havi superan vidon kaj genion, kaj ankaŭ kritikan spiriton. Tamen tio ne estas ĉio: ili devas posedi la aŭdacon de la altaj animoj, por renversi la konceptadon de la justo, fundamentojn de la vivo, nian malvastan ĉielon kaj eĉ la manieron koncepti la revolucion, kiu estas ĉefe menstipa. Kaj eble ankaŭ ne tio estas sufiĉa: ili bezonas ankaŭ la kuraĝon je suferado.

La eksterordinara unuiĝo de menso kaj koro, kiun ni nomas homa estaĵo, ne rezignacias kaj ne povas submetiĝi al la sistema krueleco laŭnatura kaj socia; kaj ne povas perdi la aspiron al harmonio. Ĉi tia harmonio estas nomita paco sed la senco estas aliigita. Paco ne havas tian gravan signifon, kiun oni intencas doni al ĝi. La Paco estas senmilita stato, batalpaŭzo inter batalantoj, kiuj tamen daŭrigas esti tiaj; ĝi neniel estas fina ŝanĝiĝo de menso kaj psiko; ĝi povas esti pli-malpli daŭra sed ne estas evolua fakto. Tamen, ĉi tiu vorto, paco, nun estas preskaŭ signifomalplena; kaj la prelegistoj insiste utiligas ĝin, stultuloj ĝuas pri ĝi. Aliaj havas honton pri ĝi. Tamen, kiu ne vidas, ke vere ekzistas objekta malfacilo por interkonsenti, por ke oni ĉesigu ĉian militan staton kaj komencu vere kunlabori inter homoj, komunumoj kaj nacioj? Ĉi tie ni ne neas, ke potenculoj volas la unuigon sed ni asertas, ke ili volas la unuigon de sia imperio. Jen sur kiu rifo okazis nia fiasko.

Kie estas la diplomatia fervoro por atingi la necesajn, fundamentajn, finajn konsentojn? La diplomatio ankoraŭ nun okupiĝas pri aliancoj por plifortigi partiojn. Ne por la paco, ankaŭ se mizera.

Ekde kelkaj jaroj ni aŭskultas kaj parolas al poetoj, intencante kredi, ke ili havas pli evoluintajn perceptemajn sensojn. Vi, ho poetoj, kiuj estas voĉo de popolo, estas via la ĉefa respondeco kapti la ambiguajn horizontojn de la realo, disrompante la malhelan mantelon, kiu kovras ĉion kaj fariĝi voĉo por la popolo. Hodiaŭ la poeto ne povas permesi al si esti simple trobadoro, provizanto de plezuro, ofte nur de sia propra plezuro. Li estas unu el tiuj, kiuj devas prepari la novan mondon. Bonvolu demandi al vi mem, kial ni apudigis la du belajn flagojn de poezio kaj Esperanto! Atentu la fakton, pri kiu milionoj da inteligentuloi en la mondo uzas sian tempon por antaŭenpuŝi la lingvon Esperanto! Ho, jes, oni diras, ke Esperanto estas favoranto de paco! Pli ĝuste ĝi estas stelo, suno radianta harmonion. Ĝi estas preta pivoto, kardana junto, diapazono por agordo de animoj.

Tamen, ni estu praktikemaj!

Ĉi tie ni novmaniere interpretas la rolon kaj agkapablon de Esperanto. Kaj Sicilio ne estas nur loko, en kiu ĉi tiuj ideo kaj iniciato naskiĝis, sed estas simbolo, signo sen konkreta teritoria limo, mensa kategorio.

Miloj da asocioj agas en la mondo por la civila, mensa kaj materia progreso. Ilia agado, ankaŭ se ĝi povas ŝajni efika, ne estas kaj ne povas esti solva pro la simpla fakto, ke tiaj meritplenaj agantoj estas nekonektaj inter si reciproke kaj krome ili ne kunlaboras, kvazaŭ ili partoprenus laŭ reĝimo de konkurenco, kiu kompreneble devus esti sinteno neakordigebla kun iliaj principoj. Ili, kiuj faras grandegajn streĉojn por la socio, kontribuas doni la senton, ke demokratio jam estas plene funkcianta, tamen sen ekfunkciigi ĝin; kaj ili estas eĉ utilaj por iuj. Tamen ĝi estas movado taksebla je duonmiliardo da homoj. Pozitiva kaj gravega forto, kiu subtaksas sin mem. Tamen ĝi povas savi nin.

Demokratio estas ĉefe kunlaborado, kiun oni devas lerni utiligi. En la kunlaborado estas la ŝlosilo de la nura vera revolucio de ĉiu tempo: la paca civilizacio. La perfortaj revolucioj ne estas revolucioj sed la rekonfirmo, aŭ popola aŭ aristokratia, de la jam ekzistanta sistemo, primitiva, kruela kaj malhumana, fondita sur la kontraŭstaro de la aspirantoj al dominado. Per Esperanto, danke al ĝia interna idealo frateca kaj agema por la efektivigo de la afero mem, ni opinias, ke estas eble helpi la formadon de virtaj ligoj inter tiuj, kiuj agas por la civilizo, kiu estas ununura. Ĉiuj civilizacioj, kiuj, oni diras, antaŭis la nian, kaj la nia mem, tute ne estas civilizacioj sed barbarsocioj, ni devas ekkonscii tion.

El Sicilio ekiras ĉi tiu trankvila kaj senhezita invito. Neniu proklamo pri paco, kunlaborado por paco! Harmonia civilizacio. Altranga demokratio. Se vi tion samopinias, vi estas siciliano kaj esperantisto.

La diferenciĝo de la asocioj devas esti protekta, ĉar ĝi garantias ilian sendependon kaj estas esenca agmaniero de la demokratia libero kaj evolua procezo. La izoliĝo, en kiu ili agas, povas esti baldaŭ preterita: ĉiuj asocioj en la mondo, kiuj havas samajn celojn, povos kunordigi siajn agojn. Fako de Esperantista Sicilio permesos subitan interŝanĝon de informoj, vokoj. De ĉiu ajn lando el la mondo ekiras ideo, ago, subite ili povos esti konataj ĉie, publikigataj mondskale. La socioj, kiuj havas en si neniun esperantiston, klopodu trovi volontulon, kiu lernu ĝin (la kursoj estas senpagaj), por ke ili povu interagi kun ĉiuj aliaj. Interreta ĵurnalo en Esperanto, kiu povu esti verkata kaj utiligata en ĉiu angulo de la mondo, estos la plej libera informado neniam kreita. La sociaj problemoj kaj eblaj solvoj tie aperos. La asocioj povos traduki ilin en la lokan lingvon kaj meti en siajn retejojn tion, kion ili konsideros utila por pli preciza disvastigo en la mondo, en kiu ili agas. Finfine la fermento de bona volo havos sian informadorganon; kaj ne estos la ĵurnaloj pri mortigo kaj perforto, skandalo kaj mensogo. La popolo devos finfine pasi ian favoran fojon de la despera kulturo al agrabla kulturo.

Esperantista Sicilio aliĝas reciproke al esperantistaj institucioj kaj al ĉiuj naciaj kaj internaciaj organizoj kun demokrataj strukturoj, kiuj antaŭenpuŝas Esperanton kaj pacon, subteneblan evoluon, ekologion respekton pri homoj, etnoj kaj ĉiuj estaĵoj, same kiel pri lingvoj kaj dialektoj. Kun tiaj institucioj kaj kun ĉiuj civilaj movadoj, kiuj klopodas antaŭenpuŝi la kulturon kaj la kulturon pri vero, Esperantista Sicilio volas kunlabori laŭ la principo "fari kune tion, pri kio ni interkonsentas". Ĝi estos flanke de ĉiuj institucioj, kiuj akceptas havi kiel celon la disvastigon de Esperanto. Tio en la perspektivo krei, laŭeble, unuigon de la fortoj agantaj por la civila evoluo.

La kreskanta asociismo por la subtenebla progreso, kreskanta ekologiisma movado kaj tiu, kiu petas baron al financa povo, denuncante la mastr-aĝion, devus trovi la komunumojn ĉe sia flanko por neebligi danĝeran disigon, kaŭzante kunan oportunecon en la serĉado de pli altaj civilaj ekvilibroj.

La vorto Sicilio alprenas ĉi tie idealan dimension, fariĝas simbola aparteno. Ĉie ajn vi loĝas, ĉiu homo, kiu kunpensas ĉi tiun interpreton de la sociaj ŝanĝiĝoj kaj la civilizeman rolon de Esperanto, por ni estas Siciliano.

Unuopaj inteligentuloj, asocioj, institucioj, komunumoj, proprigu al vi Esperantistan Sicilion. Ĝi naskiĝas pro ĉi tiu motivo. Ne por preni vin, sed por esti prenata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin