LA VINO
Dimitrije Diso Janičić |Montenegro
Somero dormas en la vino
la vino floras en mia sango
timigita de forpasemo
mi kaptemas al vinpajlero
sed gorĝo-abismo
neniel plenigeblas.
Mi provas leviĝi
super stelojn
kaj dronas en la nebulon
ĉio aspektas pli facila, pli bela
ĉio havas la solvon
dum Suna sango
fluas tra miaj vejnoj.
Mi forrabas ĝian varmon
ĝi redonas al mi perditan liberon
mi ploras pri antikvaj prauloj
fluante kiel printempa torento
en nebuleton de neekzisto
en senzorgon
mi tretas propran realon.
Mi kuregas – mi estas rivera ŝanelo
mi tretas memheroecon
transverŝas kaŝitajn pensojn
fuĝas el tombo de nokto
mi
ebriulo kun la infana animo.
Dum lipoj miaj sekigas glason
mi ekestas ĉion kaj nenion
mi hurlas kiel ventego
flustras kiel cigana violono
ridetas kvazaŭ infaneto
malpeza kiel perdita juneco
mi ŝvebas en spaco senlima.
Vino vibras en mi
aŭ mi en ĝi
mi malŝatas malebrian ŝoseon
ĝi irigas min al nekonateco.
Mi
amanto de la aŭroro
tostas al la tagiĝo.
Dimitrije Diso Janičić