SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅰ LA HOMA VIVO
人生
§1-38
Estas pli facile fariĝi heroo, ol saĝulo, kaj estas pli multaj la verkistoj, ol la talentaj beletruloj [kleruloj].
Komento:
Heroo kutime ne estas saĝulo, sed la saĝo ĉiam estas vera heroo. La samo estas vera rilate la verkistojn kaj la talentajn klerulojn.
【原文】
豪杰易于圣贤,文人多于才子。
【原评】
张竹坡曰:豪杰不能为圣贤,圣贤未有不豪杰。文人才子亦然。