SONĜAJ SILUETOJ
幽 梦 影
verkita de ZHANG CHAO
(清)张潮
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
Ⅱ LA MORALA KVALITO
品格
§2
§2-01
Kio estas bonulo? Ĉiu, kies vivo estas utila al la mondo, meritas esti bonulo. Kio estas malbonulo? Ĉiu, kies vivo estas malutila al la mondo, estas simple malbonulo.
Komento:
Tamen sin trovas tiuj, kiuj estas malutilaj al la mondo kaj tamen ĝuas bonan reputacion, kaj kiuj penas tiri profiton per montro de malegoismo. Tiuj ja estas la plej malbonaj el ĉiuj malbonuloj.
【原文】
何谓善人?无损于世者,则谓之善人;何谓之恶人?有害于世者,则谓之恶人。
【原评】
江含徵曰:尚有有害于世而反邀善人之誉,此实为好利而显为名高者,则又恶人之尤。